Antonina Krzysztoń

Antonina Krzysztoń (naskiĝis la 13-an de junio 1954 en Krakovo) – pola kantistino, komponistino, kantaŭtoro. Ŝia kreado apartenas al kantata poezio. Krom propraj tekstoj ŝi prilaboris ankaŭ versojn de Czesław Niemen kaj kantojn de ĉeĥa bardo Karel Kryl. Ŝiaj inspirartistoj estas ankaŭ Ewa Demarczyk, Jan Krzysztof Kelus kaj Bulat Okuĝava.

Antonina Krzysztoń
Persona informo
Antonina Krzysztoń
Naskiĝo 13-an de junio 1954 (1954-06-13) (69-jaraĝa)
en Krakovo
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Profesio
Okupo kantistokomponisto • diskografa artisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Antonina Krzysztoń (2016 Medalo Per artem ad Deum)

Skizo de la kariero redakti

La karieron ŝi komencis en 1981 dum Trarigardo de Vera Kanto en Gdańsk okaze de la unua datreveno de la Strikoj en la Pola Marbordo. En la 80-aj jaroj ofte partoprenis opoziciajn aranĝojn. En 1983 akiris la unuan lokon en Studenta Kanto-Festivalo en Krakovo. Ŝi ludis en satira kabaredo Sub Egido, fonditan laŭ iniciato de Jan Pietrzak, kiun frekventis interalie Jacek Kaczmarski kaj Rafał A. Ziemkiewicz. Membrino de la Asocio de Libera Vorto. Unuaj sonkasedoj estis eldonataj samizdate. Ĝis nun eldoniĝis 9 muzikalbumoj.

Distingoj kaj premioj redakti

Muzikalbumoj redakti

Esperantio redakti

Post koncerto en Lublin dum konversacio kun aŭskultantoj diris, ke ŝia avo estis esperantisto kaj pro tio povas senpage koncerti por la Esperanto-movado.