Antonio CANOVA [antónjo kanóva] (Possagno, 1-a de novembro 1757 – Venecio, 13-a de oktobro 1822) estis itala skulptisto, konsiderata la pleja elstarulo de Novklasikismo, kaj tial nomita "novo Fidio" (klasika greka artisto).

Antonio Canova
skulptisto de itala novklasikisma epoko
skulptisto de itala novklasikisma epoko
Persona informo
Naskiĝo 1-a de novembro 1757
en Possagno (Italio)
Morto 13-a de oktobro 1822
en Venecio
Tombo Tempio Canoviano
Lingvoj itala
Ŝtataneco Venecia respubliko
Alma mater Accademia di Belle Arti di Venezia
Familio
Frat(in)o Giovanni Battista Sartori
Edz(in)o
Okupo
Okupo skulptistoarkitekto • pentristo • desegnisto • gravuristo
Verkoj The Three Graces
Venus Victrix
Psyche Revived by Cupid's Kiss
Hercules and Lychas
George Washington
vdr

Li estis pleje omaĝanto je ideala beleco virina, kiel li faris per la verko "Venere uscente dal bagno" (Venuso eliranta de la bano) kaj multaj aliaj. Lia arto kaj talento multe influis la tiuepokan skulptarton.

Li komencis sian lernadon kiam li estis tre juna en Venecio, kiu distancas 80 kilometrojn de Possagno, lia eta naskiĝurbo. En Venecio li komencis skulpti, influita de Gian Lorenzo Bernini, baroka majstro.

Kiam estis 22a, transloĝiĝis al Romo, kie li povis renkonti aŭ koni la plejajn novklasikismajn artistojn. Tiel li ankaŭ eniĝis en kulturan etoson de Romo. Adamo Tadolini estis lia disĉiplo.

Verkoj redakti