Antonio María Romeu

Antonio María Romeu Marrero (naskiĝinta la 11-an de septembro 1876 en Jibacoa, Kubo; mortinta la 18-an de januaro 1955 en Havano) estis kuba pianisto, komponisto kaj orkestrestro. Lia orkestro, specialiĝinta pri la interpreto de la danzono, gvidis la ĝenron de ĉarango por pli ol tridek jaroj.[1]

Antonio María Romeu
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1876 (1876-09-11)
en Jibacoa
Morto 18-an de januaro 1955 (1955-01-18) (78-jaraĝa)
en Havano
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo dirigentokomponistopianisto
vdr

Vivo redakti

Romeu studis muzikon en 1884 ĉe Joaquín Mariano Martínez. Je la 12 jaroj li ludis sian unuan dancon kaj komponis sian unuan verkon. En 1899 li translokiĝis al Havano kaj muzikis en kelkaj kafejoj.

Li estis invitata ludi en la nsemblo "Orquesta Cervantes", unu el variaj de varias "charangas" fonditaj komence de la 20-a jarcento. "Orquesta Cervantes" estis la unua konata muzikensemblo, kiu enigis la pianon en la popularan muzikon kuban.

Komence nomataj charangas francesas, la ĉarangoj forŝovis la antaŭe tipajn orkestron („orquesta típica“) per sia instrumenta stilo interpreti la danzonon. La fundamenta ideo estis akiri sonon pli altan kaj brilan ol la orquesta típica forigante la latunajn blovinstrumentojn, anstataŭante la klarneton per fluto kaj aldonante la "pailas criollas", nun nomataj timbales.

La orkestro redakti

 
Orquesta Romeu kun Romeu (malhela vestaĵo) kaj Fernando Collazo fine de la 1920-aj jaroj

Romeu fondis sian propran orkestron en 1910. La origina ensemblo konsistis el Romeu (piano); Feliciano Facenda (violono); Alfredo Valdés (fluto); Rafael Calazán (kontrabaso); Remigio Valdés (timbaleo); Juan de la Merced (guiro). Estis malgranda grupo. En la dukekaj jaroj la orkestro konsistis el Francisco Delabart (fluto); Augusto Valdés (klarneto); Juan Quevedo (violono); Aurelio Valdés y Félix Vásquez (guiro); Antonio María Romeu hijo (violono); Pedro Hernández (violono); Dihigo (trumpeto); Regueira (trombono) kaj José Antonio Díaz (fluto). En la tridekaj jaroj ili enprenis eĉ pli muzikistojn ĝis atingi la grandecon de bandego. Tamen, per la eksplodo de la Dua Mondmilito kaj la velkado de la turismo la bando reduktis sian grandon.

La danzono estis ekde sia komenco en la 1870-aj jaroj instrumenta ĝenro. Sed en la dukekaj jaroj la bandoj komencis enpreni kantistojn. La bando Romeu kunmuzikigis komence la kantistojn Fernando Collazo kaj Barbarito Díez en la tridekaj jaroj. Ekde la komenco kaj dumpase de lia kariero princio Romeu dungis muzikistojn de ĉiuj rasaj tipoj, kiel la kubaj orkestroj jam faris ekde la 19-a jarcento.[2]

Kiam mortis Romeu, la orkestron direktis la samnoma filo same kiel Barbarito Díez.[3]

Komponaĵoj redakti

Romeu verkis pli ol 500 danzonojn, el kiuj kelkaj estis adaptataj al aliaj kubaj ritmoj; kelkaj estis originaloj kaj aliaj adaptaĵoj de ekzistaj verkoj. Lia verko plej fama estas Tres lindas cubanas, aranĝo de malnova kanto. Aliaj famaj danzonoj estas Siglo XX, La danza de los millones, El servicio obligatorio, Cinta azul, El mago de las teclas, Jíbacoa kaj La flauta mágica (kunverkita kun Alfredo Brito) same kiel ankaŭ aranĝaĵoj pri temoj kiel Guarina kaj Perla marina de Sindo Garay, Mares y arenas de Rosendo Ruiz, Mercedes de Manuel Corona, Aquella boca de Eusebio Delfín aŭ La cleptomanía de Manuel Luna.

Referencoj redakti

  1. Giro, Radamés 2007. Diccionario encyclopédico de la música en Cuba. Vol. 4, Havano. p. 84
  2. Carpentier, Alejo 2001 [1945]. Music in Cuba. Minniapolis MN, p. 161.
  3. Orovio, Helio 1981. Diccionario de la música cubana. Havano. p. 283

Eksteraj ligiloj redakti