Antonio SPINELLI (naskiĝinta en 1630 en Padovo, mortinta en 1706 en Munkeno) estis venecia juristo, pastro teatinana kaj en la rolo de konfesprenanto influega konsilisto ĉe la kortego de la Elektoprinclando Bavario dum multaj jaroj.

Antonio Spinelli
Persona informo
Naskiĝo 1630
en Padovo
Morto 1706
en Munkeno
Ŝtataneco Venecia respubliko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

 
La karakterizaj volutaj kronoj ĉe la turoj de la munkena teatinana kirko estis faritaj eble laŭ rekta ideo de Spinelli

Spinelli studis jursciencon kaj promociiĝis en civila juro. Kelkajn jarojn li advokatis en Venecio. Post sia eniro en la ordenon de la teatinanoj li dum pluraj jaroj instruadis la novicojn. Laŭ deziro de la bavaria princelektist-edzino Henriette Adelheid (Savojo) li translokiĝis en junio 1662 Munkenon. Kune kun la samordenanoj Stefano Pepe kaj Girolamo Meazza li konstruigis surloke la Klostron Sankta Gaetano. Post la plenumo de la solena promeso de la monarka paro enkonduki la ordenon de la teatinanoj en Bavarion post nasko de tronheredanto (Maksimiliano la 2-a Emanuelo) Henriette provis malpligrandigi la influon de la jezuitoj. Post la morto de Stefano Pepe en 1665 Spinelli iĝis ties posteulo kiel konfesprenanto de Henriette Adelheid havonte tiun postenon ĝis ŝia morto en 1676. Krome li estis la spirita edukisto de la infanoj de la regantoj kaj ankaŭ ties konfesprenanto.

Inter 1665 kaj 1676 Spinelli, kiu ankaŭ interesiĝis pri arĥitekturo kaj arthistorio, ankaŭ responsis pri la konstrugvidado de la Teatinana preĝejo en Munkeno, post kiam li sukcese atentigis la antaŭulon Agostino Barelli pri fatala konstrueraro. Krome komisiis princelektistedzino Henriette Adelheid lin en 1670 plani kaj realigi la unuan ĉefaltaron de al teatinana kirko. Tiu solvo impona de du anĝeloj de supernatura grandeco kaj ronda tabernaklo finfaritis ĝis la konsekro kirka en 1675; anstataŭigo per alia altaro estis nur en la 1720-aj jaroj.[1]

En 1668 li iĝis posteulo de Agostino Bozomo preposto de la munkena teatinana klostro. Tiun ĉi oficon li havis ĝis 1671 kaj denove inter 1674 kaj 1680. Li tre engaĝiĝis pri la sanktigo de la kunfondinto ordena Gaetano Thiene. Tion li pravigis kaj apologiis per la miraklo de la liberiĝo de Napolo de pestepidemio en 1556 kaj de la nasko de bavaria tronheredanto. La sanktigo, kiu okazis fine en 12.4.1671, en Munkeno fortimprese festitis kaj la monumenta bildo Fürbitte des Hl. Kajetan während der Pest in Neapel de Joachim von Sandrart publike montritis dum ok tagoj en triumfpordego antaŭ la Rezidejo munkena - kio rezultiĝis en konflikto kun la jezuitoj. Okaze de la nomotago de la jezuito Francisco Xavier decembre la jezuita patro Wilhelm Gumppenberg en prediko taksis Franciskon Xavier kune kun Mario, sankta Januaro kaj sankta Rozalia la veraj liberigitoj de Napolo. La forgeso konscia kaj manifestacia de Gaetano en tiu ĉi katalogo interpretitis de Spinelli ne nur kiel ofendo de Gaetano sed eĉ kritiko de la Dia gloro. Kun apogo de al princelektistedzino li organizis la fikson de protestmanifesto je la kirkoj kaj placoj munkenaj en kiuj li nomis Gumppenberg raportanto malica. Tiu ĉi afero venis ĝis la responda episkopo de Freising, la vitelsbaĥo Albrecht Sigismund von Bayern, favoranto de jezuitoj kaj malŝatanto de la teatinanoj. Ke la konflikto finfine tamen solviĝis en favoro de Spinelli klare atestas la pozicion fortan de Spinelli ensocie kaj ĉekortege.

Kvankam Ferdinando Maria havis konfesprenanto jezuiton, la teatino Spinelli donis al li la unkton en 1697 ĉe Kastelo Schleißheim. Kaŭzo estis ke la patro jezuita Bernhard Frey kelkajn horojn pli frue devis forvojaĝi Munkenon.

Ankaŭ sub la filo kaj posteulo de Ferdinand Maria daŭris la spinelli-a influo. Kiam la plej aĝa filino de Henriette Adelheid, Maria Anna Christina nuptis en 1680 la francan tronheredanton Ludoviko de Francio ŝi volegis la edifan akompanadon de Spinelli. Sed pro ties malforireblo disde Munkeno kaj pro la komprenebla malvolo de la franca kortego havi fremdulon konfesprenanton ĉe si la esperoj de Spinelli pri politikfarado ankaŭ en Franclando malrealiĝis. Spinelli tamen akompanis fidele Maksimilianon Emanuelon dum ĉiuj kampanoj kontraŭturkaj; sekve li nomumitis en 1690 sekreta spirita konsilisto.

 
Pamfleto de Spinelli malpor Gumppenberg, presite en 1672

La monaĥeja taglibro kiun verkis Spinelli diligentege inter decembro 1673 kaj marto 1705 estas altvalora fonto pri la historio de la teatinana vivo en Munkeno. Antaŭ li jam la teatinano Girolamo Meazza estis farinta similaĵon inter 1662 kaj 1671.[2]

Verkoj redakti

  • Kurzer Auszug eines Berichts so Ihr: Churfl: Durchl: der Churfürstin in Bayern durch Patrem D. Antonium Spinelli Regulierten Priester Theatiner Ordens und Ihro Churfl. Durchl. Beichtvattern überraicht worden, eldonejo Johann Jäcklin, Munkeno (kontroversteologia pamfleto kontraŭ Wilhelm Gumppenberg (tie ĉi interrete)

Referencoj redakti

  1. Thomas Reiser: St. Kajetan’s of Munich ‘Main Altar of 1675’ in the Year 1675. In: Regnum Dei, Collectanea Theatina. 68/2012, p. 77–108.
  2. Superrigardon mallongan pri enhavo, ordo kaj aŭtorecoj de la konserviĝintaj volumoj de Diarium Italicum (de 1662 ĝis 1801/kun lakunoj; nuntempe en la Bavaria ĉefa ŝtata arĥivo) donas al ni Reiser, p. 88–90.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Antonio Spinelli en la germana Vikipedio.