Antonio Stradivari

Antonio Giacomo STRADIVARI (]antonjo ĝjakomo stradivari], ankaŭ konata kiel Antonio Stradivarius; naskiĝis 1644 ĉirkaŭ en Kremono, mortis la 18-an de decembro 1737 en Kremono) estis itala liutfaristo.

Antonio Stradivari
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1643 (1643-11-30)
en Kremono
Morto 18-an de decembro 1737 (1737-12-18) (94-jaraĝa)
en Kremono
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Memorigilo Antonio Stradivari
Familio
Infanoj Omobono Stradivari • Francesco Stradivari
Okupo
Okupo violin maker • muzikilfaristo • Lutieristo • guitar maker
vdr

De 1667 ĝis 1679 li estis verŝajne lernanto de Nicola Amati.

En 1680 li sendependiĝis sur la Piazza San Domenico en la norditala urbo Kremono. Li komencis pretigi modelojn laŭ la stilo de siaj majstroj, kun etaj modifoj. Li eksperimentis per diversaj lignodikoj kaj diversaj alkoj. La plej bonajn instrumentojn li konstruis onitakse inter 1698 kaj 1725. Instrumentoj, kiuj li markosignis post 1730, estis verŝajne pretigitaj de lia filoj Omobono kaj Francesco.

Oni kalkulas, ke Stradivari dum sia vivo verkis kordinstrumento; ĉirkaŭ 1100 violonojn, braĉojn, gitarojn kaj violonĉelojn. El la violonĉeloj ekzistas ankoraŭ hodiaŭ ĉirkaŭ 60 specoj.

Ekde ĉirkaŭ 1800 meritas siaj instrumentoj la plej grandan ŝatatecon kaj simile altan prezon. La ĝisnuna (2004) plej alta prezo estis elpagita en 1998 por la "Kreutzer Strad" ĉe Christie's en Londono: ĉirkaŭ 1,5 milionoj da eŭroj.

La relativa eta nombro de la bonaj Stradivari-violonoj apartenas plej ofte al riĉaj mecenatoj, kiuj tiujn disponigas je mondfamaj artistoj.

Bildgalerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti