Antonio TEJERO Molina (n. la 30-an de aprilo 1932) estas hispana iama subkolonelo de la Civila Gvardio, kaj la plej videbla figuro en la puĉo -ankaŭ konata kiel la "tejerazo"- kontraŭ la Hispana demokratio la 23-an de februaro 1981.

Antonio Tejero
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aprilo 1932 (1932-04-29) (91-jaraĝa)
en Alhaurín el Grande
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Ĉilio
Alma mater General Military Academy • UNED
Okupo
Okupo guardia civil • oficiro
vdr

Li eniris la Civilan Gvardion en 1951 kaj estis la gvidanto de la Comandancia en Gipusko, sed petis esti transdonita al alia regiono kiam liaj publikaj deklaracioj kontraŭ la Ikurriña iĝis konataj.

La 23-an de februaro 1981 li eniris en la Congreso de los Diputados, en la malsupran ĉambron de la hispana parlamento, kun 200 civilgvardianoj kaj soldatoj kaj ostaĝigis la deputitojn dum proksimume 22 horoj. La sekvantan tagon li kapitulacis al la polico. Antaŭe, Tejero estis implikita en pluraj puĉoj kaj agoj de malobeemo, inkluzive de Operaco Galaxia, kiu kondukis al mallonga mallibereca puno en 1980.

Tejero estis la lasta el la puĉestroj se temas pri esti liberigita de malliberejo la 2-an de decembro 1996, servis 15 jarojn en la armea malliberejo ĉe Alcalá de Henares. Aktuale li loĝas inter Madrido kaj Alhaurín de la Torre proksime al Malago. En 2009, la filo de Tejero, Ramón Tejero Díez, skribis al la konservativa gazeto ABC priskribante sian patron kiel sinceran religieman viron kiu provis fari sian plej bonaĵon por Hispanio.