Antonius Margaritha

Antonius MARGARITHA (1492-1542) estis judo konvertiĝinta al la kristanismo. Li publikigis kontraŭ-judan verkon "La tuta juda fido", kiu grave influis kontraŭ-judajn skribaĵojn en la frua moderna epoko. Dank'al tiu verko, kiun Lutero legis, la reformisto akiris ĉiujn siajn konceptojn pri judismo[1]. Jacob Margolioth, avo de Margaritha, estis rabeno en Nurenbergo kaj poste Ratisbono. Antono konvertiĝis en 1522, kaj estis baptita en Wasserburg, kaj pli malfrue fariĝis luterano. Li estis arestita kaj poste estis forpelita el Aŭgsburgo, surbaze de la plendoj faritaj de la juda komunumo kaj kun la apogo de Karlo la 5-a (1500-1558). Margaritha estis profesoro pri la hebrea en Aŭgsburgo, Meissen, Zell kaj Lepsiko kaj ekde 1537 ĝis sia morto en la Universitato de Vieno. Li publikigis la Psalmaron kaj la Evangelion laŭ Mateo 1:1 ĝis 3:6, en la hebrea, en Lepsiko, en 1533.

Antonius Margaritha
Konvertiĝinta judo kaj hebreisto.
Konvertiĝinta judo kaj hebreisto.
Persona informo
Naskiĝo 1492
en Regensburgo,  Sankta Romia Imperio
Morto 1542
en Vieno,  Sankta Romia Imperio
Religio luteranismo vd
Alma mater Universitato de Vieno
Profesio
Okupo verkisto vd
Aktiva en Vieno vd
Verkado
Verkoj "La tuta juda fido"
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li faris publikan debaton kun Josel von Rosheim (1480-1554) antaŭ Karlo la 5-a kaj ties kortego en Aŭgsburgo. La disputo finiĝis kun decida venko favore al Josel, kiu estis guberniestro de ĉiuj judoj en Germanio, kaj rezultis en la forpelo de Margaritha de la regna urbo. Malgraŭ tiu leĝa decido, lia verko estis represita plurfoje kaj citiĝis de antisemitoj dum la jarcentoj. Marteno Lutero (1483-1546) legis la verkon, en 1539, antaŭ ol publikigi sian traktaĵon "Pri la judoj kaj iliaj mensogoj"[2], en 1543. La libro de Margaritha estis represita en 1705 kaj menciita en la Synagoga Judaica de Johannes Buxtorf (1564-1629).

Selektita verko redakti

  • Der gantz jüdisch Glaub ("La tuta juda fido"), 1531

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Journal of Theology
  2. germane Von den Juden und ihren Lügen.