Antono Roselli (1381-1466) estis itala juĝisto kaj juristo, profesoro pri civila kaj kanonika juro en la Universitato de Padovo, ambasadoro de la reĝo Sigismondo Malatesta (1417-1468), papa legato, konsilisto de la papo Marteno la 5-a kaj sendito apud la reĝo Karlo la 7-a (1403-1461).

Antonio Roselli
(1381-1466)
Monarca sapientiae, monarko de la saĝeco.
Monarca sapientiae, monarko de la saĝeco.
Persona informo
Naskiĝo 1381
en Arezzo,  Italio
Morto 16-a de decembro 1466
en Padovo,  Italio
Tombo Baziliko de Sankta Antonio vd
Lingvoj latina vd
Alma mater Universitato de Padovo
Universitato de Bolonjo
Universitato de Florenco
Profesio
Okupo juristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
Lia tombo en la Baziliko de Sankta Antonio (Padovo)

Li estis intelektulo kun eksterordinaraj karakterizaĵoj. Li elvolvis karieron en la papa kurio, sed kiam li komponis siajn plej gravajn traktaĵojn - kiuj estas la ĉefaj nukleoj de sia verkaro - li parolis pri la rajtoj kaj povoj de la imperiesto kaj de la papo[1]. Li ankaŭ skribis kiel membro de tiu generacio aperinta dum aŭ post la relativa sukceso de la Koncilio de Konstanco, pri la problemoj dum la Koncilio de Bazelo aŭ la malferma rompo de la Latina Eklezio inter la papeco kaj la koncilio rezultanta en ia polarigita eklezio, kaj finfine pri la limigita sukceso de la urboj Ferrara kaj Florenco rilate al la unuigo de la Okcidenta Latina Eklezio kaj la Greka Orienta Eklezioj dum la Orienta Romia Imperio laŭgrade malaperadis el historio.

Liaj plej gravaj manuskriptoj estis "De potestate imperatoris ac pape" (unue aperinta en 1438) kaj pli malfrue "Monarchia". Ĝis 1461, li instruis plurloke ĝis sia 80-jariĝo, lasante kiel heredaĵon serion da verkoj kaj kompleksan problemon pri la historio kaj la rilato inter kelkaj el siaj manuskriptoj, kie la historiistoj povas enmergi kaj klarigi, sed la plej granda altiro de lia verkaro estas la emfazo donita al la aŭtoritateco de la koncilioj kaj sinodoj.

Laŭ lia vidpunkto, Dio dekretis ke la homa societo devas esti regata nur de iu monarko. Ĉar li estis influita de Dante Alighieri (1265-1321) kaj dediĉis sian "Monarchia" al la imperiestro Frederiko la 3-a (1415-1493) tio ne devas esti surprizo. Tiamaniere ke la imperia aŭtoritateco devenas rekte el Dio kaj modlas laŭ la ĉiela hierarkio. Kiam Roselli do traktas pri la politikaĵoj kaj agaĵoj de la papeco kaj la papaj verkaĵoj, tiam li asertas ke la papaj klopodoj kiel universala reganto devas esti konsiderata hereziaĵon ĉar ties sinteno iras kontraŭ la dia ordo de la aĵoj. Ni ne surpriziĝu do, ke la Monarchia de Roselli, same kiel tiu de Dante, estis kondamnita dum la Koncilio de Trento kaj inkludita en la Indekso de la Malpermesataj Libroj, post lia morto.

Roselli plurfoje aktivis kiel sendito de Ladislao la 3-a (1424-1444) en Germanio, Francio, dum la Koncilioj de Bazelo kaj Florenco kie li ricevis multe da kontentigo kaj estimo. Honore favorita de la reĝoj de Francio kaj Germanio, Roselli kredis sin ne kontentige rekompencita de la papo. Li ambiciis fariĝi kardinalo kaj tion sugestis al la papo Eŭgeno la 4-a (1383-1447) kiu ne reciprokis liajn klopodojn. Roselli ofendiĝis, eksiĝis el sia posteno, kaj alprenis katedron pri kanonika juro en la Universitato de Padovo kie li ricevis 5 cent eskudojn jare[2].

Selektita publikaĵaro redakti

 
Monarchia, sive Tractatus de potestate imperatoris et papae, 1487
  • Tractatus legitimationum, 1407
  • Tractatus de ieiuniis (Romo, 1486)
  • Monarchia, sive Tractatus de potestate imperatoris et papae, Venecio, Hermann Liechtenstein, 1483
  • Tractatus de legitimatione (Pavia, 1494)
  • De usuris: Traktaĵo pri la uzuro, Pavia, 1494
  • Tractatus de successionibus ab intestato, in Tractatus universi iuris (Venecio VIII, Franciscus Zilettus, 1584-86)
  • Tractatus de iudiciis et tormentis (Venecio, XI)
  • De indulgentiis.
  • De Jejuniis, dediĉita al la Papo Paŭlo la 2-a
  • De successionibus ab intestato.
  • De indictis et tortura.
  • De Conciliis ac Synodis Generalibus, dediĉita al la venezia doĝo Francesco Foscari (1373-1457)
  • Tractatus de ornatu mulierum
  • De potestate papae et imperatoris.
  • De legitimatione spuriorum

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti