Antracito

speco de karbo

Antracito (de la greka ἄνθραξ [ánzraks] 'karbo' kaj -ito, sufikso uzata por nomi mineralojn) estas la minerala karbo plej metamorfigita, kiu prezentas pli grandan enhavon en karbono.[1] Ĝi estas de koloro nigra al ŝtala griza kun tre rimarkinda brilo.[1][2]

Antracito.

Estante seka kaj sen kalkuli cindrojn la maso de la antracito posedas 86% aŭ plie da karbono kaj 14% aŭ malpli da flugeblaj organikaj komponaĵoj.[1] Komparita kun aliaj karboj estas tre malmulte poluanta kaj de granda varmiga valoro (~35 MJ/kg).[1][3] Menciindas, ke ĝi ne diferencas multe pri enhavo de kalorioj el la majoritato de la bitumozaj karboj.[1] Kompare kun tiuj lastaj karboj la antracito ne makuligas se manipulita.[1] Ĝi elstaras el aliaj karboj ankaŭ pro sia malalta enhavo de humideco.[4]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 anthracite, Encyclopedia Britannica Academic Edition. Konsultita la 29a de junio 2012.
  2. Antrasitt En Store norske leksikon. Konsultita la 19an de Junio 2021.
  3. Ciencias de la Tierra y del medio ambiente: Carbón Arkivigite je 2018-10-16 per la retarkivo Wayback Machine. Konsultita la 3an de Aŭgusto 2012.
  4. The Coal Resource Arkivita la 15an de Oktobro de 2009 en la Wayback Machine. World Coal Institute. Konsultita la 19an de Junio 2021.