Anuradhapura

urbo en Srilanko
Monda heredaĵo de UNESKO

AnuradhapuroAnuradhapura (sinhale අනුරාධපුරය, latinigite: Anurādhapuraya; tamile அனுராதபுரம், latinigite: Aṉurātapuram) estas grava urbo en Srilanko. Ĝi estas la ĉefurbo de la Nordcentra Provinco, Srilanko, kaj la ĉefurbo de la Anuradhapura Distrikto. Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 63 208 loĝantoj sur areo de 7 179 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 9 loĝantoj/km². Anuradhapura estas unu el la antikvaj ĉefurboj de Srilanko, fama pro sia bone konservitaj ruinoj de la antikva Sinhala civilizacio. Ĝi estis la tria ĉefurbo de la regno Raĝarata, post la regnoj Tambapanni kaj Upatissa Nuŭara.

Anuradhapura
අනුරාධපුරය   அனுராதபுரம்
urbo
sankta loko • urboarkeologia loko
Administrado
Ŝtato  Srilanko
Provinco nordcentra
Poŝtkodo 50000
Demografio
Loĝantaro 63 208  (2011) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 8° 20′ N, 80° 25′ O (mapo)8.33580.410833333333Koordinatoj: 8° 20′ N, 80° 25′ O (mapo) [+]
Alto 81 m [+]
Areo 7179 km² ( 717 900 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Anuradhapura අනුරාධපුරය   அனுராதபுரம் (Srilanko)
Anuradhapura
අනුරාධපුරය   அனுராதபுரம் (Srilanko)
DEC
Anuradhapura අනුරාධපුරය   அனுராதபுரம்
Anuradhapura
අනුරාධපුරය   அனுராதபுரம்
Situo de Anuradhapura
අනුරාධපුරය   அனுராதபுரம்

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Anuradhapura [+]
vdr

La urbo, nuntempe Monda heredaĵo de Unesko, estis la centro de Teravada Budhismo dum multaj jarcentoj. La urbo kuŝas je 205 km norde de la nuntempa ĉefurbo Kolombo en la Nordcentra Provinco, sur la bordo de la historia Malvathu River. Ĝi estas unu el la plej antikvaj konstante loĝataj urboj en la mondo kaj unu el la ok Mondaj Heredaĵoj de Unesko de Srilanko.

Temas pri centra urbo bone konektita per fervojo kun Kolombo, Ĝafna kaj Kankesanthurai. Per ŝoseo (busoj) kun Vavuniya, Dambulla, Matale, Puttalam, Trinkomali, Ĝafna, Kurunegala kaj Kandi.

Bibliografio redakti

  • Harischandra, B. W.: The Sacred City of Anuradhapura, Reprint. New Delhi, Asian Educational Services, 1998.
  • Nissanka, H.S.S.: Maha Bodhi Tree in Anuradhapura, Sri Lanka : The Oldest Historical Tree in the World, New Delhi 1996.
  • R. A. E. Coningham.: The Origins of the Brahmi Script Reconsidered: The New Evidence from Anuradhapura, Minerva 8(2): 27–31, 1995.
  • R. A. E. Coningham.: Anuradhapura Citadel Archaeological Project: Preliminary Results of a Season of Geophysical Survey. South Asian Studies 10: 179–188, 1994.
  • A. Seneviratne.: Ancient Anuradhapura The Monastic City, Archaeological Department of Sri Lanka. p. 310, 1994.
  • S. M. Burrows, The Buried Cities of Ceylon - A Guide Book to Anuradhapura and Polonaruwa Reprint, p. 120, 1999.