Aoos

AoosVjosë (greke Αώος) estas rivero en nordokcidenta kaj sudokcidenta Albanio.

Aoos
rivero
Bazaj informoj
Longeco 280 km
Fluo
Enfluejo en la riveron Adriatiko
Geografio
Landoj Grekio
Regionoj [[]]
Map
vdr

Ĝia totala longeco estas preskaŭ 272 kilometroj (169 miloj), de kiu la unuaj 80 kilometroj (50 miloj) estas en Grekio kaj la restantaj 192 kilometroj (119 mejloj) estas en Albanio. 

Ĝia fonto estas en Grekio, specife en la Pindo-montoj en Epiro, proksime al la vilaĝo de Vovousa.[1][2] Unu artefarita lago estis konstruita ĉe altitudo de 1 350 metroj kaj estas akvo-energia akvobaraĵo en tiu loko ekde 1987.[3] Ĝi fluas tra la Nacia Parko Vikos–Aoos, kie ĝi formas imponajn kanjonojn. Ĝi fluas tra Konico kaj eniras Albanion proksime al Çarshovë. Ĝi daŭras nordokcidente tra Përmet, Këlcyrë, Tepelenë, Memaliaj, Selenicë kaj Novoselë. Ĝi fluas en la Adriatikon, nordokcidente de la urbo Vlorë.

Nomo redakti

La rivero estas konata laŭ malsamaj nomoj. Dum la antikveco oni ĝin nomis Aoos (Ἄωος, Ἀῶος, Ἀῷος) en la greka kaj Aous en latina. En Albanio ĝi estas nomita Vjosë aŭ Vjosa, dum en Grekio ĝi estas konata per sia antikva nomo (Αώος en la moderna greka ortografio), kiel aŭ Vovousa (Βοβούσα) aŭ Aias (Αίας, Αἴας).[4]

Homa historio redakti

 
La malnova ponto de Konitsa supre la Aoos rivero, tuj antaŭ la Vikos–Aoos Nacia Parko

En la greka mitologio, Aoos estas epiteto aŭ nomo de Adonis.[5][6] Aoos estis ankaŭ la nomo de la unua reĝo de Kipro. Ankaŭ rivero kaj monto en Kipro estis nomitaj Aous.[7][8]

Hecateo (550–476 BC) mencias la riveron kiel Aias (greke: Αἴας), la nomon Anios (greke Αἴας: Ἄνιος) uzas Plutarko en Caesar, dum Polibio, Livio kaj Strabono uzas la terminon Aoos.[9] La Tesprotia tribo de Paraoeoi ricevis sian nomon de la rivero, kiel apudaj loĝantoj. Paŭzanio skribas pri "ŝarkoj" (greke θηρία) en la rivero, kiel ĝi fluas tra Tesprotio.[10] Ĝi estis menciita kiel Avos (greke Αύος) de Stephanus de Bizantium[11] en la 6a jarcento AD.

Grekio redakti

La Nacia Parko Vikos–Aoos (greke Εθνικός Δρυμός Βίκου–Αώου, Ethnikós Drymós Víkou–Aóou), fondita la jaro 1973 estas nacia parko en la regiono de Epiro en la nordokcidento. La nacia parko ampleksas 126 kvadratajn kilometrojn (31,135 akreojn) de monta tereno, kun multnombraj riveroj, lagoj, kavernoj, profundaj kanjonoj, densaj pinofitoj kaj falfoliaj arbaroj. [12]

Mapo redakti

 

Referencoj redakti

  1. Acta hydrochimica et hydrobiologica
  2. Epirus Vetus: the archaeology of a late antique province
  3. Egnatia Municipality. Arkivita el la originalo je 2009-08-02. Alirita 2015-01-24.
  4. Λαμπρίδης Ιωάννης "Ζαγοριακά", Τυπογραφείον Αυγής, Αθήνα, 1870
  5. Parthenius of Nicaea
  6. Greek and Egyptian Mythologies
  7. Orion: the myth of the hunter and the huntress[rompita ligilo]
  8. Parthenius of Nicaea
  9. Dictionary of Greek and Roman Geography (1854)
  10. Paus. 4.34,"But the rivers of Greece contain no terrors from wild beasts, for the sharks of the Aous, which flows through Thesprotia, are not river beasts but migrants from the sea."
  11. Ethnica Epitome,"Παρά τον Αύον ποταμόν"
  12. Trakolis: p. 3

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aoös en la angla Vikipedio.