Apaĉa Licenco (angle Apache License) estas libera permesilo de programaro[1] farita de Apaĉa Programaĵa Fondaĵo (angle Apache Software Foundation) por fiksi regulojn pri kiel la programaro kiun ili kreis povas esti uzata de aliaj. Iuj el ĉi tiuj reguloj temas ne nur pri uzado de la programaro, sed ankaŭ pri ŝanĝoj al la programaro. Ĉiuj programoj kaj projektoj de Apaĉa Programaĵa Fondaĵo, kiel la Retservilo Apache, uzas ĉi tiun permesilon.[2] Iuj programaroj, kiuj ne estas faritaj de Apaĉa Programaĵa Fondaĵo, ankaŭ uzas ĉi tiun permesilon prefere ol provi krei alian specon de permesilo memstare.

Apaĉa Licenco
emblemo
familio de permesiloj • permesilo de programaro
permesilo
Retejo Oficiala retejo
vdr

En majo 2004, Google diris ke 25,8 procentoj de softvarprojektoj gastigitaj sur Google Developers uzis tiun permesilon.[3]

Sinsekvaj versioj redakti

  • Version 1.0 – La unua Apaĉa Licenco.[2]
  • Version 1.1 – Aprobita de Apaĉa Programaĵa Fondaĵo en 2000.[2]
  • Version 2.0 – La nuna versio, versio 2.0 estis aprobita en 2004. Ĉi tiu versio estis farita por esti facile uzebla de projektoj ekster la Apaĉa Programaĵa Fondaĵo.[2]

Referencoj redakti

  1. Apache License, Version 2.0. The GNU Project. Free Software Foundation. Alirita Aprilo 9, 2011.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Licenses. Apache Software Foundation. Alirita Aprilo 9, 2011.
  3. Standing Against License Proliferation. Open Source at Google. Alirita Aprilo 9, 2011.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti