Apalaĉaj miksaj mezofitaj arbaroj

La apalaĉaj miksaj mezofitaj arbaroj estas tersupraĵo-ekoregiono el la orient-nordamerika ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al la mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj de Apalaĉaj Montoj en sudorienta Usono. Kune kun la apalaĉaj-blukrest-montaraj arbaroj, la ekoregiono konstituas tutmondaj 200-regionon pro sia granda biodiverseco.

Apalaĉaj miksaj mezofitaj arbaroj
arbaro • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandoUsono

Areo192 200 km² (19 220 000 ha)

Biomoj de regionoMezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj

Birdospecioj200
Mamulspecioj73


Apalaĉaj miksaj mezofitaj arbaroj (Tero)
Apalaĉaj miksaj mezofitaj arbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
Vikimedia Komunejo:  Cove hardwood forest [+]
vdr
EPA-ekoregionoj de nivelo III.

La Usona Medioprotekta Agentejo (angle : EPA) disvolvis alternativan ekoregionan tipologion : vidu mapo ĉi sube. La Apalaĉaj miksaj mezofitaj arbaroj parte interkovriĝas kun jenaj EPA-ekoregionoj de nivelo III :

  • Sudokcidentaj Apalaĉoj (numero 68)
  • Centraj Apalaĉoj (numero 69)
  • Okcident-Alegana Altebenaĵo (numero 70)

Priskribo redakti

Tiu ekoregiono estas situanta en la ebenaĵoj kaj montetaj terenoj okcidente de Apalaĉaj Montoj en nordokcidenta Alabamo kaj orient-centra Tenesio, orienta Kentukio, okcidenta Norda Karolino, la plej granda parto el Okcidenta Virginio, okcidenta Marilando, sudorienta Ohio kaj sudokcidenta Pensilvanio. Tiuj arbaroj estas konataj pro ilia riĉa diverseco de plantoj kaj bestoj, kio ŝuldiĝas al pluraj kontribuantaj faktoroj, aparte ke la areo estis neglacikovrita refugio por multaj specioj. Ĝi samhavas speciojn kun la alt-altitudaj Apalaĉaj-Blu-krestaj arbaroj en la oriento, la foliarbaroj al la okcidento, kaj la miksaj foliarbaj/pingloarbaj arbaroj en la sudo.

La klimato varias ekde humida kontinenta en la nordo ĝis humida subtropika en la sudo.

Flaŭro redakti

La ekoregiono enhavas unu el la plej biologie diversspecaj mezvarmaj arbaroj en la mondo. Ĝi prezentas nekutiman divers-arban flaŭron, per nekredeblaj 30 arbospecioj en ununura loko inkluzive de multaj restaĵoj de la antikva arbaro kiu iam kovris Nordamerikon pli vaste. Kune kun la arbaro ekzistas riĉa subarbaraĵo de filikoj, fungoj, herbecaj plantoj, arbedoj kaj arbetoj same kiel areoj de senarbejoj, erikejo, ardezargilo, torfejo, kaj oksikoko-torfejo.

Gamo da arbarospecioj estas trovita ĉe pli malaltaj altitudoj. Tiuj inkludas magnoliojn, kverkojn, karjojn, juglandojn, ulmojn, betulojn, fraksenojn, tiliojn, acerojn, robiniojn, kaj pinojn. Aliaj arboj vegetantaj ĉi tie estas la tulipa liriodendro (Liriodendron tulipifera), nigra niso (Nyssa sylvatica), la orienta cugo (Tsuga canadensis), la malfrua prunuso (Prunus serotina), la storaka likvidambaro (Liquidambar styraciflua), la grandfolia fago (Fagus grandifolia), kaj la flava eskulo (Aesculus octandra). La amerika kastaneo (Castanea dentata) iam estis domina kanopeospecio, sed siaj populacioj frue estis detruitaj en la 20-a jarcento per la kastaneo-rustofungo. La alegana prunuso (Prunus alleghaniensis) estas endemia. Pli altaj altitudoj en la oriento subtenas la aleganan betulon (Betula alleghaniensis), la montaceron (Acero spicatum), la sukeraceron (Acer saccharum), la grandfolian fagon, kaj la kanadan cugon. Monta laŭro (Kalmia latifolia) kaj rododendro (Rhododendron spp.) troviĝas en la subarbaraĵo.

Pli unikaj, limigitaj vivejoj ene de tiuj arbaroj, jam supre menciitaj, subtenas endemiajn plantojn kaj terlimakojn. Oksikokomarĉoj enhavas speciojn, tipajn de ekoregionoj trovataj en la nordo. Tiuj specioj inkludas oksikokon kaj vakcinion, andromedon (Andromeda glaucophylla), kaj menianton (Menyanthes trifoliata). Tiuj marĉoj estas relikvoj kiuj postvivas ekde la lasta glacialo.

Proksimaj alt-altitudaj arbaroj ampleksas arbospeciojn kiuj ankaŭ estas tipaj de nordaj ekoregionoj. Tiuj inkludas la kanadan taksuson (Taxus canadensis), la orientan larikon (Larix laricina), la ruĝan pinon (Pinus resinosa), kaj la balzaman abion (Abies balsamea).

Prahistoria epoko redakti

Dum la lasta glaciala maksimumo antaŭ proksimume 18 000 jaroj, la influo de arktaj aeramasoj kaj norda vegetaĵaro etendiĝis ĝis proksimume 33° N.-latitudo, la proksimuma latitudo de Birmingham kaj Atlanta.

Dum la glacialoj la arbaroj estis dominitaj de diversaj piceospecioj kaj de Banks-pino; abiospecioj estis abundaj en kelkaj lokoj. Kun la escepto de la foresto de certaj prerielementoj, la subarbaraĵoj de tiuj arbaroj estis ĝenerale tipaj de nuntempaj piceaj arbaroj ene de kaj proksime de Kanado. Moderaj foliarbaroj dominis de proksimume 33° ĝis 30° N.-latitudo, inkluzive de la plej granda parto el la glaciala Golfbordo de proksimume 84° W.-longitudo.

La regiona klimato estis simila aŭ iomete pli seka ol sub modernaj kondiĉoj. Specioj de kverko, karjo, kastaneo, kaj suda pino estis abundaj. Juglandoj, fagoj, likvidambaroj, alnoj, betuloj, liriodendroj, ulmoj, karpenoj, tilioj, kaj aliaj kiuj estas ĝenerale oftaj en modernaj sudaj foliarbaroj ankaŭ estis komunaj tiam. Poacoj, kareksoj, kaj asteracoj ankaŭ ĉeestis.

Faŭno redakti

 
Nacia Arbaro Daniel Boone en Apalaĉaj Montoj, Kentukio.

La duonarbaroj de la areo estas riĉaj je faŭno. Aparte ili estas grava vivejo por migrantaj birdoj inkludante paruliedojn, vireedojn, kaj turdedojn. La riveroj de la ekoregiono havas la plej altan specioriĉecon de iu ajn sensaloakvo-ekosistemo. Aparte, granda nombro da endemiaj fiŝo- kaj senvertebrulaj specioj ekzistas.

La ekoregiono gastigas 200 speciojn de birdoj kaj 73 speciojn de mamuloj [1].

Minacoj redakti

Tiu ekoregiono estas konsiderita krize endanĝerigata kun 95% el la vivejo degenerita aŭ transformita al forsto. Grandaj areoj estis detruitaj kaj fragmentigitaj tra surfaco-minado, inkluzive de montopintoforigo. Grandaj areoj ankaŭ estis senarbigitaj kaj tiam transformitaj al plantejoj de rapidkreskemaj arbospecioj, kiel ekzemple torĉpino (Pinus taeda) kiu tiam estas uzataj por produkti fibrolignon, kio estas precipe problemo en la Kumberland-Altebenaĵo de Tenesio. Alia minaco al vivejoj originas de la kreskigantaj nombroj da cervoj. La ĉefaj riveroj en la ekoregiono, kiel ekzemple la Tenesio-Rivero, estis endigitaj. Tio kondukis al minacita aŭ endanĝerigita statuso de multaj specioj de indiĝenaj fiŝoj, amfibioj, kaj senvertebruloj.

Protektejoj redakti

La postrestanta arbaro estas plejparte trovata en naturprotektejoj inkludantaj Nacian Arbaron Daniel Boone kaj Blanton-Arbaron en Kentukio; Nacian Parkon Frosta Kapo (Frozen Head), Ŝtatan Arbaron Scott, Ŝtatan Parkon Kaskadrivereto Akvofaloj (Fall Creek Falls), Sud-kumberlandan Nacian Parkon [2] en Tenesio; kaj Nacian Riveran kaj Libertempan Areon Big South Fork en Tenesio kaj Kentukio [3]; Ŝtatan Arbaron Shawnee kaj Nacian Arbaron Wayne en suda Ohio; Oksikokan Sovaĝejon kaj Nacian Arbaron Monongahela en orienta Okcidenta Virginio; kaj Sipsey-Sovaĝejon kaj Nacian Arbaron Talladega en Alabamo.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • angle Ricketts, T.H., E. Dinerstein, D.M. Olson, C.J. Loucks, et al. 1999 : Terrestrial Ecoregions of North America: A Conservation Assessment. World Wildlife Fund - United States and Canada. Island Press, Washington, D.C. pp. 337–340.
  • angle Owen, Wayne. Chapter 2 (TERRA–2): The History of Native Plant Communities in the South. Southern Forest Resource Assessment Final Report. U.S. Department of Agriculture, Forest Service, Southern Research Station (2002). Alirita 2008-07-29.
  • angle Olson, D. M. and E. Dinerstein 2000 : The Global 200: Priority ecoregions for global conservation, Annals of the Missouri Botanical Garden 89:125-126.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Nearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
NA0401 Alegan-altaĵaj arbaroj   Usono
NA0402 Apalaĉaj miksaj mezofitaj arbaroj   Usono
NA0403 Apalaĉaj-blukrest-montaraj arbaroj   Usono
NA0404 Centr-usonaj foliarbaroj   Usono
NA0405 Orient-centraj-teksasaj arbaroj   Usono
NA0407 Malaltebenaĵaj arbaroj oriente de Grandaj Lagoj   Kanado,   Usono
NA0408 Malaltebenaĵaj arbaroj de Sankt-Laŭrenca Golfo   Kanado
NA0410 Novanglaj-akadiaj arbaroj   Kanado,   Usono
NA0412 Ozark-altebenaĵaj arbaroj   Usono