Aparatplonĝado

subakva naĝado per aŭtonoma skafandro

Aparatplonĝado estas plonĝado helpe de spirgasa premreduktila aparato, tielnomata 'akva pulmo' (vidu apudan bildon). Tiu ĉi plonĝosporto estas por spertaj plonĝistoj. Pro tio ke homoj ne povas spiri subakve, ili devas kunporti sian spiradilon sub la akvosurfaco dum plonĝado. Por mallongaj periodoj kaj plonĝado malprofunde sub la akvo surfaco, spirtuba plonĝado estas la bona elekto.

Aparatplonĝado
profesio
subakvado
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
'Akva pulmo' aŭ la origina plonĝaparato 1 Hoso 2. Buŝumo 3. Spir-regulilo 4. Rimenaro 5. Dorsoprotektaĵo 6. Botelo por premigita aero.
'Aqua Lung', ekzemplo de spirgasa premreduktilo.

Tre trejnitaj personoj povas ankaŭ provi apnean plonĝadon kun unu sola spiro. Tamen, la plej multaj plonĝistoj elektas aparatplonĝadon por povi resti subakve dum eble plej longa tempo.

Specoj de aparatplonĝado redakti

Ekzistas du specoj de aparatplonĝado. Dum la tielnomata aŭtonoma plonĝado oni ricevas pere de premreduktilo kaj regulilo oksigenon el boteloj kun kunpremita aero por povi spiri subakve. En la tielnomata plonĝado per longa tubo, oni estas konektita al la surfaco per longa tubo ligita al la surfaco de kie oni ricevas oksigenon[1].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. (de) Ina Medick, Gerätetauchen Arkivigite je 2019-02-14 per la retarkivo Wayback Machine (aparatplonĝado), la 22-an de aprilo 2017.