Apataki[1] estas korala atolo en la suda Pacifika Oceano, teritoria parto de Franca Polinezio. Ĝi estas unu el la Palliser insuloj, subgrupo de la Tuamotua Arkipelago. Apataki situas proksimume 370 km nordoriente de la insulo Tahitio, 17 km oriente de Arutua kaj 24 km nordoriente de Kaukura. La insulo estas preskaŭ rektangula; 34 km longa kaj 24 km larĝa. Ĝi havas areon de proksimume 706 km2 kun terareo de proksimume 20 km². Ĝia vasta laguno havas du ŝipvetureblajn pasejojn por en- kaj eliri.

Apataki
atolo
Akvejo Pacifiko
Insularo Tuamotuoj
Geografia situo 15° 27′ S, 146° 20′ U (mapo)-15.449166666667-146.32916666667Koordinatoj: 15° 27′ S, 146° 20′ U (mapo) f1
Situo de Apataki
Situo de Apataki

Map

Longo 34 kmf2
Larĝo 24 kmf3
Areo 20 km² f4
Loĝantaro 350 (2012)
18 loĝ./km²
Ĉefa loko Niutahi
bildo de insulo
vdr

En 2012 Apataki havis 350 loĝantojn, (en 2007 492). La ĉefvilaĝo nomiĝas Niutahi.

Historio redakti

La unua registrita eŭropano kiu vidis Apataki atolon estis la nederlanda navigisto Jacob Roggeveen en 1722. James Cook vizitis ĝin en 1774.

Administracio redakti

Administracie, Apataki estas parto de la komunumo Aratua.

Bildoj kaj mapoj redakti

Ekonomio redakti

Apataki havas flughavenon sed ne turisman industrion. La nura ĉefa industrio de la insulo estas kultivitaj Tahitiaj (nigraj) perloj. La kokospalmo, kiu formas la bazo por la produktado de kopro, estas de speciala ekonomia graveco por la indiĝenoj. Sur kelkaj insuletoj la loĝantoj kultivas vanilon.

Referencoj redakti

  1. (1899) “Names of the Paumotu Islands, with the old names so far as they are known.”, Journal of the Polynesian Society 8 (4), p. 264–268. Alirita 7 January 2015..  Arkivigite je 2012-02-10 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti