La apatito estas mineralo kun heksagonaj kristaloj (heksagona kristalsistemo kaj malmoleco 5 laŭ la skalo de Mohs. Ties proksimuma kemia enhavo estas Ca5(PO4)3(F,Cl,OH). La koloro estas varia, sed pli oftaj travideblaj kristaloj senkoloraj, aŭ iomete de koloro flava, blua, bruneca aŭ verdeca.

Apatito

Fizika datumaro redakti

  • Formulo:Ca5(PO4)3(F,Cl,OH)
  • Denseco: 3,2 g/ml
  • Brilo: vitreca aŭ graseca
  • Travideblo: travidebla ĝis duontravidebla
  • Koloro en strio: blanko
  • Refrakteco: no = 1,633 - 1,667; ne = 1,630 - 1,664
  • Solveco: solvebla en Nitrata acido (HNO3)
  • Relativa maso: 3,10-3,22
  • Kristalformoj: varia laŭ la temperaturo de formiĝo

Ercoj redakti

Apatito troviĝas ĉe ejoj hidrotermaj, permatitoj kaj metamorfoza Kalkoŝtono krom ĉe sedimentoj kie oni produktas ĝin el organikaj amasejoj. Unu el la plej grandaj erc-kuŝejoj troviĝas en Maroko. Ĝi kristaliĝas el magmo, kaj dum ĉiuj postmagmaj etapoj. Ĝi formiĝas ankaŭ el ekskrementoj de birdoj kaj vespertoj aŭ el maraj organismoj.

Ĉeesto de apatito en Logrosán, Ekstremaduro estas konata ekde longtempe. Oni rakontas, ke dum sabat-orgioj oni enĵetis blankajn pulvorojn en la fajrejon kaj tio brillumegis. Kiam kemiisto Proust difinis unuafoje la fluorapatitoa, en 1781, la priskribo devenis el tiu loko. Poste komencis industrio de mineralaj sterkaĵoj por terkulturado el la apatito.

La emajlo de oniaj dentoj kaj granda parto de la ostoj konsistiĝas el apatito.

Variantoj redakti

  • Fluoro-apatito (Ca5(PO4)3F); estas la ĉefa mineralo de la emajlo de la dentaro. Rezistas ĝi pli bone la atakojn de la acidoj ol la normala apatito. Pro tio oni aldonas fluoron al la dentopastoj.
  • Hidroksi-apatito (Ca5(PO4)3OH); estas la ĉefa mineralo de la ostoj. Ĝi estas produktebla artefarite laŭ la procezo de Tiselius el klorido de kalcio (CaCl2) kaj el fosfato de dunatrio (Na2HPO4) kaj uzeblas en la kromatografia separigo de la proteinoj.

Ekonomia graveco redakti

La apatito estas la ĉefa deveo de fosforo kaj fosfato kaj pro tio nepra en la industria produktado de la mineralaj sterkaĵoj. Uzeblas la plej belaj ankaŭ en industrio de juvelarto kiel gemo. Alia utileco estas scienca ĉar oni povas supozi la geologian aĝon de kuŝejo el la proporcio de fluoro, hidroksilo kaj kloro en ostoj de fosilioj.

Etimologio redakti

La nomo de apatito devenas el la greka vorto apate (erari) ĉar ĝi povas esti konfuza kun aliaj mineraloj kiel la berilo aŭ la turmalino.

Referenco redakti

Endre Dudich, "Ĉu vi konas la Teron? Ĉapitroj el la geologiaj sciencoj", Scienca Eldona Centro de UEA, Budapest, 1983.