Apelles

helena pentristo

Apelles (agadis en la 4-a jarcento a.K.) estis helena pentristo, kiun siatempe oni alte taksis, sed liaj pentraĵoj ne postrestis, tiel lian gravecon montras nur la literatura mencio.

Apelles
Persona informo
Naskiĝo 1-an de decembro 1999 (1999-12-01)
en Colophon
Morto
en Kos
Lingvoj antikva greka
Familio
Patro Pytheas
Okupo
Okupo pentristo • verkisto
Verkoj Cyniska with chariot statues at Olympia
vdr

Li estis jon-devena, verŝajne lernis en la sudgreka dora sikuona pentrolernejo, kie instruis lin Pamfilos. Onidire, liaj pentraĵoj montris la doran precizecon kaj la jonan elegantecon.

Li estis kortega pentristo de la makedona reĝo Filepo la 2-a kaj poste tiu de ties filo, Alkesandro (la granda) la 3-a. Oni laŭdis la pentraĵon, sur kiu Aleksandro tenas fulmon. Plauj gravaj verkoj estis liaj portretoj, alegarikaj pentraĵoj.