Apencelo (distrikto kaj komunumo)

komunumo de Svislando
Apencelo
Blazono de Apencelo
Strato en la malnova vilaĝocentro
distrikto de Svisiokomunumo en Svislando
Kantono Apencelo Interna
Distrikto En Kantono Apencelo Interna
komunumoj identas kun distriktoj
Koordinatoj  47° 20′ 0″ N 9° 25′ 0″ O / 47.33333 °N, 9.41667 °O / 47.33333; 9.41667 (mapo)Koordinatoj: 47° 20′ 0″ N 9° 25′ 0″ O / 47.33333 °N, 9.41667 °O / 47.33333; 9.41667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 5771
Areo 16,9 km²
Alteco 780 m super marnivelo
Poŝtkodo 9050
Komunumkodo 3101
Mapo de la distrikto kaj komunumo Apencelo
vdr

Priskribo redakti

La komunumo Apencelo (germane Appenzell) estas identa kun la distrikto Apencelo. Ĝi havis 5771 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio redakti

La komunumo konsistas el la municipoj Rinkenbach, Kau kaj Meistersrüte, al kiu apartenas ankaŭ la setlejo Brenden, kaj el parto de la municipo kaj vilaĝo Apencelo. La vilaĝo situas en alteco de 780 metroj super marnivelo, piede de la montmasivo Alpstein, kies plej alta pinto estas Säntis.

Municipo Apencelo redakti

La vilaĝo Apencelo estas la administra centro de la Kantono Apencelo Interna de Svislando. Iom komplike, ĝiaj vilaĝopartoj administre apartenas al la tri etaj kantonaj distriktoj Appenzell, Schwende kaj Rüte, kiuj ĉiuj ankaŭ inkluzivas iom da ĉirkaŭaj vilaĝetoj kaj unuopaj farmbienoj. Ĉar la tri distriktetoj, kiel la politikaj komunumoj en Kantono Apencelo Interna oficiale nomiĝas, ĉiam devis proksime kunlabori en la administrado de la vilaĝaj servoj, jam dum la 16-a jarcento ekestis komunaj institucioj, ekzemple komuna fajrobrigado.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti