En komputado, apleto estas ajna malgranda aplikaĵo ("aplikaĵeto" mallongigata al "apl'eto") kiu plenumas unu specifan taskon kiu funkcias ene de la pli granda programo, ofte kiel aldonaĵo. Ofte temas pri reta programeto, plejofte skribita en Javo, kiu ruliĝas en la retumilo kaj plej ofte montriĝas en la retpaĝo mem (same kiel Flaŝ-programetoj). Apletoj estas tipaj ekzemploj de helpaj programetoj kiuj ne monopoligas la atenton de la uzanto. Apletoj ne estas plenfunkciaj aplikaĵprogramoj, kaj estas celitaj esti facile alireblaj.

Vidu ankaŭ redakti