Apokrifo de Johano

La Apokrifo de Johano (nome Libro de Johano la EvangeliistoSekreta libro de JohanoSekreta revelacio de Johano, ĉar ĉi-kaze "apokrifo" signifas «sekreta»), estas evangelio greklingve kompilita en la 2-a jarcento (antaŭ ol 185) fikcie atribuita al Johano apostolo. Temas, do, pri apokrifa evangelio.

TEKSTOJ DE LA PRA KRISTANISMO
“Apokrifo de Johano”
Apokrifo de Johano.
dato = 120-180
atribuo = al Sankta Johano la Evangeliisto
loko =
rezulto = temas pri gnostika evangelio
fontoj =
manuskripto = Kodeksoj de Nag Hammadi II.1, III.1, IV.1; p. Berol. 8502.

Citita de Sankta Ireneo el Liono, tiun apokrifon oni opiniis perdita ĝis la malkovro de tri diversaj koptalingvaj versioj inter la kodeksoj de Nag Hammâdi]] en 1945, pli kvara versio

Versioj redakti

La Apokrifo de Johano estis libro ekstreme disvastigita inter la gnostikaj majstroj, kiuj ĝin replilaboris plurfoje, tiel ke pri ĝi hodiaŭ ni konas kvin versiojn:

  • versio longa, koptalingve transdonita en du ekzempleroj trovitaj en Nag Hammadi (kodekso II.1 kaj kodekso IV.1), distingebla pro mencio pri Libro de Zaratuŝtro;
  • unua versio, koptalingva, transdonita de ekzemplero trovita en Nag Hammadi (kodekso III.1), distingebla pro iuj teologiaj apartaĵoj (kaj pro propra traduko al la kopta, sendependa de la aliaj);
  • dua versio, mallonga, transdonita de koptalingva ekzemplero (kopta manuskripto p. Berol. 8502), distingebla pro iuj teologiaj apartaĵoj (kaj pro lia propra teksto malsimila kompare kun la aliaj);
  • tria versio, mallonga, konata nur pere de kompendio farita de Ireneo el Liono en sia verko Adversus haereses (185).

Enhavoj kaj pritraktitaj temoj redakti

La Apokrifo de Johano priskribas la apero de Jesuo al la apostolo, al kiu anoncas privilegian revelacion, ne transdonita dum sia predikado. Tiu sekreta revelacio priskribanta la kreon, falon, elaĉeton de la homaro entenas iujn elementojn tipajn de la gnostika doktrino, nome:

  • trionigo de la homoj (teraj, psikaj, spiritoplenaj);
  • kreo far la demiurgo;
  • 7 eonoj (emanaĵo de la diaĵoj)
  • dikotomio lumo/mallumo;
  • dieco enkaptita en la mortema homo.

Pensskizo redakti

La teksto startas per unua ensceniĝo, kie vidiĝas Johano apostolo kaj evangeliisto eliranta el templo kien li eniris por preĝi: la rakonto informas ke post la krucumo de la majstro de Nazareto lia amiko, Johano falis en animstaton konfuzegan krom, evidente, "multe tristigitan".

En la sinsekva sceno Johano estas kaptita de la voĉo de elstarulo de la juda ortodoksio kiu provas enŝovi en lin dubojn pri la forlaso kaj perfido fiplenumita, laŭ li, de la falsa majstro Jesuo, kiu damaĝis siajn fidelajn, sed kredemajn, disĉiplojn.

Johano aŭskultas la reprezentanton de la ortodoksa hebrea religio kaj, restinte senparola, ne scias kion pensi kiam al li aperas tiu kiu venkis la morton kaj ekinŝovas la novajn sekretajn instruojn por ke Johano ne dubu, ĉar li (la majstro de Nazareto) ne perfidis sed male instruis la veron.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti