Apolinario de Laodikeo

Apolinario de Laodikeo (n. en Latakio, ĉirkaŭ 310- m. en Konstantinopolo, ĉirkaŭ 390) estis teologo kaj hereza kristano aŭtoro de la doktrino konata kiel apolinarismo.

Apolinario de Laodikeo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 309 (0309-11-30)
en Latakio
Morto 30-an de novembro 389 (0389-11-30) (80-jaraĝa)
en Konstantinopolo
Lingvoj antikva greka
Ŝtataneco Roma regno
Familio
Patro Apollinaris
Okupo
Okupo pastro • poeto • teologo
Verkoj Old Testament paraphrase
History of the Hebrews
vdr

Konata kiel Apolinario la Juna, estis filo de Apolinario de Aleksandrio kaj post studado en Aleksandrio kaj Antiokio estis konsakrita episkopo de Latakio (Sirio) ĉirkaŭ la jaro 361.

Amiko de Atanazio kunlaboris kun li en la kristologiaj disputoj kun la arianoj, kio devigis al li en 342, foriri de sia denaska urbo instigita de ĝia ariana episkopo. Ekde 352 ek-emfazis pri la dia naturo de Kristo pli ol la homa naturo, kio naskigis novan herezon, la apolinariismo.

Kondamnita en la sinodoj de Romo okazintaj en la 374 kaj 377, de Aleksandrio en 378, de Antiokio en 379 kaj la Unua koncilio de Konstantinopolo en 381, Apolinario fondis en Antiokio komunumon kun eklezia hierarkio kaj la imperiestro Teodosio la 1-a kondamnis lin al la ekzilo en 388.