Apollo 9 estis kosma flugo kadre de la Apollo-Programo de Usono kaj la unua flugo de la Komando-Serva Modulo (CSM) kun la Luna Modulo (LM). Ĝia tri-persona ŝipanaro, konsistanta el Komandanto James McDivitt, Komando-Modula Piloto David Scott kaj Lun-Modula Piloto Rusty Schweickart, testis plurajn aspektojn maltrankviligajn rilate al surfaciĝo sur la Luno, inkluzive de la motoroj de la Luna Modulo, tornistraj vivsubtenaj sistemoj, sistemoj de navigacio, kaj manovroj interligi diversajn kosmoŝipajn partojn. La misio estis la dua lanĉo de homekipita kosmoŝipo de raketo Saturn V. Post ekflugo la 3-an de marto 1969, la ŝipanoj pasigis dek tagojn en malalta tera orbito. Ili realigis la unua homekipitan flugon de la Luna Modulo, la unuan ligiĝon kaj eltiron de Luna Modulo, du spacajn promenadojn (EVA) kaj la dua ligiĝon de du homekipitaj kosmoŝipoj - du monatojn post kiam la sovetuniaj kosmonaŭtoj realigis kosmopromenan transiron de ŝipanaro inter Sojuz 4 kaj Sojuz 5. La misio pruvis la taŭgecon de la Luna Modulo por homa kosmoflugado. Pluaj testoj de la misio Apollo 10 preparis la Lunan Modulon por ĝia fina celo, la surfaciĝo sur la Luno.

Apollo-Programo
Datumoj
Misio: Apollo 9
Teamo: James A. McDivitt
David R. Scott
Russell L. Schweickart
Starto: 3-a de marto 1969
16:00:00 UTC
Surteriĝo: 13-a de marto 1969
15:51:42 UTC
Daŭro: 10 tagoj 1 horoj 0 minutoj 54 sekundoj
Loko de surteriĝo: Norda Atlantika Oceano
23° 15' norde,
67° 56' okcidente
Teama foto
de maldekstre dekstren James A. McDivitt, David R. Scott, Russell L. Schweickart
de maldekstre dekstren James A. McDivitt, David R. Scott, Russell L. Schweickart

Apollo 9 - de maldekstre dekstren James A. McDivitt, David R. Scott, Russell L. Schweickart

antaŭa misio:

Apollo 8

sekva misio:

Apollo 10

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti