Apollo et Hyacinthus

opero far Mozarto

Apollo et Hyacinthus, K. 38, estas opero verkita en 1767 fare de Wolfgang Amadeus Mozart, kiu estis tiam 11-jaraĝa. Ĝi estas la unua vera opero de Mozart (se oni konsideras, ke Die Schuldigkeit des ersten Gebots estas simple religia dramo). Ĝi estas triakta. Kiel sugestas la nomo, la opero estas bazita sur la greka mito de Hiakinto kaj Apolono kiel rakontis ĝin la romia poeto Ovidio en siaj Metamorfozoj. Interpretante tiun verkon, Rufinus Widl verkis la libreton en latina.

Apollo et Hyacinthus seu Hyacinthi Metamorphosis
drama muzika verko • muzika verko aŭ komponaĵo
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Eldondato 18-a jarcento
Ĝenro intermezzo
vdr
Jean Broc: Morto de Hiakinto.

Laŭ la mito, Hiakinto mortis akcidente frapita kape per disko lanĉita de Apolono. Alia mito asertas, ke estis la dio de la vento, Zefiro, kiu ĵaluza lanĉis la diskon por vundi kaj mortigi Hiakinton. Kiam li mortis, Apolono faris, ke floru la floro hiacinto el lia verŝita sango. La libretisto Rufinus Widl, pastro, modifis la historion de Ovidio (en kiu Apolono, Zefiro kaj Hiakinto klare konstituas samsekseman amtriangulon) por ke la verko kongruu kun la sociaj normigoj de tiu epoko, ŝanĝante la rolulon dezirata de Apolono el Hiakinto al Melia, lia fratino.

La verko postulas orkestron kun kordinstrumentoj, 2 hobojoj kaj 2 kornoj. Kaj, por la recitativoj, klaviceno kaj violonĉelo.

Eksteraj ligiloj redakti