La apostola brevo estas papa dokumento (latine: litterae apostolicae), malpli solena ol la papa buleo, kiu estas uzata por reglamenti aferojn malpli gravajn de la Apostola Seĝo.

Konsiderinte ke la unuopaj genroj de dokumentoj povas esti distingitaj pere de aldonaĵoj, en oficiala lingvaĵo de la latino de la roma kurio, ili estas identigitaj per la etimo de litterae in forma brevis. La esprimo breve (kurta) por la dokumentoj de antaŭ 1400 estas anakronima ĉar tiuepoke oni refrencis ĉiam al buleo: tiu lasta estis distingebla ankaŭ pro la sigelado praktikita per la plumbooro (pendanta sigelo) anstataŭ per la ruĝa vakso (sigelo adhera aŭ anulus piscatoris (ringo de la fiŝkaptisto) protekta per pergamena plektaĵo aŭ per malgrandaj ladaj skatoloj. Ĉi-sube estas menciita iun brevoj de papoj de la 20-a jarcento: Papo Benedikto la 15-a (1914-1922):

  • Divinum Praeceptum – per kiu estas permesite al la ĉefepiskopa seminario de Bonaero la rajton koncedi akademiajn titolojn pri filozofio kaj kristana teologio (23-a de decembro 1915)
  • Romanorum Pontificum – per kiu estas konceditaj apartaj indulgencoj al la fideluloj kiuj, siainiciate, propetus el Dio la konkordon inter la kristanaj registaroj, la elradikigon de la herezoj ktp. (25-a de februaro 1916)
  • Cum Catholicae Ecclesiae – per kiu oni intencas plifaciligi la unuiĝon de orientaj kristanoj al la Eklezio de Romo. (15-a de aprilo de 1916)
  • Cum Biblia Sacra – per kiu estas promulgataj normojn kiuj regulu la funkciadon de la tri institutoj de bibliaj studoj aktivaj en Romo, kaj la rilatojn interkurantajn inter ili. (15-a de aŭgusto 1916)
  • Cum Centesimus – okaze de la unua centjaro de la papa milita korpuso (22-a de oktobro 1916)
  • Centesimo Hodie – Samdate kaj sammotive, (22-a oktobro 1916)
  • Quod Ioannes – per kiu estas deklarata servistino de Dio Anan de Sankta Bartolomeo (10-a de aprilo 1917)

Pio la 11-a (1922-1939):

Pio la 12-a (1939-1958):

Paŭlo la 6-a

  • La 1-a de junio 1977 deklaras la Beatan Virgulinon de Almudena precipa patronino de Madrido

Kutime la papaj brevoj estas indikataj per la komencaj vortoj, ekzemple per Divinum Praeceptum (dia ordono) per kiu oni rajtigas la episkopan seminarion de Bonaero diplomi per akademiaj titoloj en filozofio kaj sankta teologio (23 decembro 1915. Benedikto la 15-a). La teksto kutime estas preparita de la ŝargita ofico de la Ŝtatsekretaria Ofico de la Apostola Seĝo.

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti