Apostolaj patroj

Apostolaj Patroj estas ekleziaj verkistoj de la plej malnova historio de kristanismo.

En pli mallarĝa senco ĝi markas tiujn fruajn ekleziajn verkistojn, kiuj konis aŭ povis koni apostolojn. Tiu ĉi listo ensumigas tri verkistojn:

En pli larĝa senco tiu ĉi nocio ensumigas ekleziajn verkistojn de la fino de la 1-a kaj la unua duono de la 2-a jarcento.

Estiĝo de la nocio redakti

Ni trovas tiun ĉi markigon jam fine de la 2-a jarcento, ĉar la sankta Ireneo de Liono (140-202) parolas pri Polikarpo kiel pri "apostola". Sed en kutiman patrologian vortaron la vorto estos enpenetrinta nur en la 17-a jarcento. La klera laiko Jean-Baptiste Cotelier en la jaro 1672 eldonas Verkojn de sanktaj Patroj, kiuj vivis en la apostola tempo kaj la 2-a eldonon de tiu ĉi verko li nomas Apostolaj Patroj.

Listo de apostolaj Patroj redakti

Coteliero eldonis dokumentojn de tiuj ĉi kvin aŭtoroj:

Baldaŭ oni komencis aldoni al tiuj ĉi aŭtoroj pluajn du:

Malkovroj el la fino de la 19-a jarcento kaj komenco de la 20-a jarcento vastigis tiun ĉi liston:

tradukoj en Esperanton redakti

La Didaĥeo aperis en 1979 ĉe I.A.B.O. en Ravenna en traduko de Gerrit Berveling.

Al Diogneto aperis en 1986 ĉe VoKo en traduko de Gerrit Berveling.

Letero al la Korintanoj de Klemento el Romo aperis en 2003 zorge de la Torina UECI en traduko de Armando Zecchin.

Influo de apostolaj Patroj redakti

La malnovepoka kristana literaturo konigas nin, ke nur ĝis la 4-a jarcento la verkoj de la apostolaj Patroj estis ĝenerale konataj, legataj kaj tre taksataj. Sed en la 4-a jarcento ilia signifo komencas fali kaj nome precipe pro la fakto, ke ili ne havis signifon por "granda teologio", kiu tiutempe spertas sian oran epokon. Dum mezepoko la apostolaj Patroj estas poste preskaŭ forgesitaj.

Nova ondo de intereso pri la apostolaj Patroj venas kun la protestanta reformacio en la 16-a jarcento, kiam reformantoj, klopodante apartiĝi de komunumo kun romkatolika eklezio, demandas, kia estis la kredo de la eklezio en la unuaj jarcentoj kaj ĉu la roma eklezio fidele konservis ĝin.

La signifo de tiuj ĉi aŭtoroj por hodiaŭa teologia kaj historia esplorado konsistas en ilia tempa (eventuale eĉ homa) proksimeco al la apostoloj kvazaŭ disĉiploj de Jesuo Kristo. La eklezio konsideras ilin kiel la plej malnovajn atestintojn de tradicio de kredo, kiu tuŝas al tiuj ĉi apostoloj kaj kiu laŭ ties doktrino restas nedifektita. La dokumentoj de tiuj ĉi verkistoj estas tiel atesto pri la vivo de kristanoj je la transiro de la 1-a kaj la 2-a jarcento.

Rilataj temoj redakti