Apoteko bazarplaca (Saalfeld)

La Apoteko bazarplaca (germane: Marktapotheke) de Saalfeld, Germanio, troviĝas en la urba centro, sur la bazarplaco. Ĝia pli malnova nomo estis Hofapotheke (kortega apoteko). Hodiaŭ ĝi estas la sidejo de Ŝparkaso. Laŭ Ludwig Bechstein situis tie ĉi iam monaĥinejo.[1]

Marktapotheke Saalfeld

Historio redakti

Princo-elektisto Frideriko la 1-a de la Saksio permesis en la jaro 1426-a starigi aĉethalon ĉe la centra bazarplaco por la komercado de hejmaj kaj eksterlandaj varoj. Sekve la urbo aĉetis la ejon en 1468. Mallonge pli malfrue konstruitis la apuda trabfakaĵo de la Supra urbodomo kaj baldaŭ la du konstruaĵoj unuigitis. Ŝanĝoj profundaj estiĝis ĝis la jaro 1500 (novaj ĉambroj, volbaĵoj, murotrarompoj) kaj multaj romanikstilaj partoj forigitis. La komercisto Binsttiel akiris en 1543 la tutan komplekson kaj en 1587 Fidejustus Reinecker. Li estis la unua apotekisto posedanta la domon. Erasmus Boner transprenis la koncesion de Reinecker en 1541; repartigo de la ejoj iĝis en 1569/60. Balthasar Kamsdorf posedis eĉ du apotekojn ekde 1682 kaj nomumitis "Kortega apotekisto". Li vendis la grundon al la Windorf-oj kaj en 1800 transprenitis ĝi fare de August Hartmann.

En la 5.10.1880 estis fajrego (posedanto estis tiam Otto Herman Loewel). Rekonstruo de la historia ejo fariĝis laŭ ada kaj insista peto de la komercisto August Bach kaj komisiitis pri tio la landa ĉefarkitekto Otto Hoppe. La en 1883 finrekonstruita apoteko venditis al Eduard Hillarth, poste venis liaj posteuloj Ernst Jesse (1922) kaj Eduard Arndt (1930). Post 1949 ĝi nomitis "Ŝtata bazarplacapoteko". Reprivatiĝo iĝis en 1990.

Arkitekturo redakti

Romanika turo-konstruaĵo starigitis ne multe post 1180, la fondojaro de la urbo: do temas pri la plej malnova administrejo de la urbo. Tiu urbodomo de ĉe la Fiŝbazar-placo havis kvadraton kelon kun almenaŭ du aliaj pli supraj etaĝoj. Super portalo romanika troviĝis du fenestretoj kupolitaj. La ĉefa etaĝo alireblis ueste per liberaera ŝtuparo.

Literaturo redakti

Dehio, Georg: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler. Thüringen, Deutscher Kunstverlag 2003, ISBN 3-422-03095-6, p. 1060-1061

Notoj redakti