Apoteozo (el la greka similvorta esprimo kiu signifas estiĝi inter dioj, diigi; el apo: ideo de intenseco; theo: dio; osis: formado, pelo) estas termino kiu aplikeblas al tri diversaj kaj rilataj konceptoj:[1]

  • 1.- Diigo, tio estas ceremonio por diigi ion kio antaŭe ne estis konsiderita dio: ekzemple la Romiaj imperiestroj estis, post sia morto, honorataj je apoteozo.
  • 2.- Glorigo per eksterordinaraj kaj entuziasmaj laŭdoj: ekzemple ĉiu publika apero de diktatoro estis vera apoteozo.
  • 3.- Lasta, plej brila kaj luksaspekta parto de spektakloriĉa peco. Tiukadre multaj teatraĵoj kaj similaj spektakloj finas per bunta sceno kun multaj moviĝemoj, kontentigoj kaj dancoj, partikulare post solvo de komplika situacio aŭ ekkono de difinita aspekto de la intrigo kiu faciligas la finon de la historio.
Apoteozo de Venezio (1585) de Paolo Veronese

La tri signifoj povas havi sian respegulon en la plej diversaj artoj, nome muziko, pentrarto ktp.

Notoj redakti

  1. NPIV [1] Alirita la 27an de Oktobro 2018.

Vidu ankaŭ redakti