Apple Newton

serio de poŝkomputiloj aŭ personaj ciferecaj asistantoj de la firmao Apple
Ĉi tiu artikolo temas pri iama poŝkomputilo produktita inter jaroj 1992 kaj 1998. Por unuo de forto rigardu la paĝon Neŭtono (mezurunuo). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Neŭtono.

Apple Newton - prononco [Epl NJU:tn] - estas serio de poŝkomputiloj aŭ personaj ciferecaj asistantoj evoluigitaj kaj surmerkatigitaj fare de la firmao Apple. Sian "familian nomon" ĝi kompreneble havas honore al la fama sciencisto Isaac Newton. Frua aparato en la kategorio la poŝkomputiloj (la Newton estigis la terminon), ĝi estis la unua kiu havis manskriban rekonon. Apple komencis disvolvi la platformon en 1987 kaj ekvendis la unuajn aparatojn en aŭgusto 1993. Produktado oficiale finiĝis la 27-an de februaro 1998. Neŭtonaj aparatoj funkciis per propra operaciumo, Newton OS; ekzemploj inkludas la MessagePad serion de Apple kaj la eMate 300, kaj aliaj kompanioj ankaŭ publikigis aparatojn funkciantajn per Newton OS. La plej multaj Newton-aparatoj estis bazitaj sur la procesoro ARM 610 RISC kaj ĉiuj havis manskribo-bazitan enigaĵon.

Apple Newton
modelo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr
poŝkomputilo Apple Newton kun operaciumo Newton OS, kaj saĝtelefono iFono kun operaciumo iOS, unu apud la alia, por komparo de grandecoj

La Newton estis konsiderita teknologie noviga ĉe sia debuto, sed kombinaĵo de faktoroj, inkluzive de sia alta prezo kaj fruaj problemoj kun sia manskriba rekontrajto, limigis sian vendon. Ĉi tio kondukis al Apple finfine ĉesigi la platformon laŭ instigo de la direktoro Steve Jobs en 1998, jaron post lia reveno al la firmao.