Aprila ribelo de 1876

La aprila ribelo de 1876, foje ankaŭ nomata 'bulgaraj abomenaĵoj' (bulgare Априлско въстание, Aprilsko vastanie ) estis bulgara ribelo de la bulgara popolo kontraŭ la preskaŭ 500-jara regado de la Otomana Imperio (en la bulgara ankaŭ konata kiel "Възраждане" t.e. liberigo aŭ bulgara renesanco). La ribelo daŭris de aprilo ĝis majo 1876. La ribelo estis sange subpremita de la otomana armeo kaj la baŝibozuk (avangardo de la Otomana Imperia Armeo), estigante furiozan kritikon tra Eŭropo kaj Usono. Parte pro tio Bulgario denove sendependiĝis en 1878.

Politika fono redakti

 
Flago de la ribeluloj el Gorna Orjaĉovitsa . La teksto signifas "libereco aŭ morto".

En la 18-a jarcento Eŭropo, la klasikaj nenaciaj ŝtatoj apartenis al la tiel nomataj multetnaj imperioj, inter alie la Otomana Imperio. La loĝantaro de tiuj ĉi imperioj ofte konsistis el multaj etnoj kun sia propra lingvo. En la 19-a jarcento tamen kreskis la deziro je nacia ŝtato kaj ties "nacia unueco" laŭ ekonomio, kulturo kaj socia vivo. Krome, ekde la 19-a jarcento, la Otomana Regno postrestis en la kampoj de teknologio kaj industrio kompare al la resto de Eŭropo. Krome, la bulgara loĝantaro estis socie kaj politike subpremita de la otomanoj.

Aliaj faktoroj, kiuj kontribuis al la originoj de la ribelo, estis la multaj internaj kaj eksteraj problemoj, kiujn alfrontis la Otomana Imperio fine de la 19-a jarcento. Ekzemple, en 1875, impostoj por ne-islamanoj multe plialtiĝis pro timo de nacia bankroto. Tio kaŭzis pliajn streĉojn inter islamanoj kaj kristanoj, kulminante en la Herzegovina Ribelo.

Multaj elstaraj eŭropanoj, inkluzive de Charles Darwin, Oscar Wilde, Victor Hugo, kaj Giuseppe Garibaldi, esprimis koleron pri la konduto de la otomanoj. Kiam la rusa-turka milito eksplodis en 1877, la britoj rifuzis helpi al Turkio. Kreskis premo por ke la Otomana Imperio faru reformojn, kio finfine rezultigis la Konferencon de Konstantinopolo.

En marto 1878, Bulgario denove fariĝis libera lando danke al la Traktato de San Stefano.

Referencoj redakti