aprilo
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4 5 6 7
8 9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20 21
22 23 24 25 26 27 28
29 30
aranĝo de 2024
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en aprilo 2010.

2-a de aprilo redakti

3-a de aprilo redakti

4-a de aprilo redakti

  • En Bagdado (Irako) kamikazoj eksplodigis sin en aŭtoj preskaŭ samtempe apud ambasadorejoj de Irano, Germanio kaj Egipto. Ankaŭ estis iom damaĝita la ambasadorejo de Hispanio. Pereis 42 homoj. Oni sciigas, ke estis planita ankaŭ kvara eksplodo, sed ĝin oni sukcesis antaŭpreventi.
  • En Moskvo en sia loĝejo estis trovita mortinta la patrino de la fama rusia entreprenisto Jevgenij Ĉiĉvarkin, la eksa posedanto de la fondita de li firmao "Eŭroset" (ruse Евросеть). Ekde decembro 2008 kontraŭ la entreprenisto, iom enĝaĝiĝinta en politikon, estis lanĉitaj kelkaj krimaj akuzoj, kaj de tiam li ŝirmas sin en Britio. Oficialuloj jam deklaris, ke se Ĉiĉvarkin vizitos Rusion por ĉeesti entombigon de la patrino, li estos arestita.

5-a de aprilo redakti

6-a de aprilo redakti

  • Tribunalo de Nord-Koreio kondamnis 30-jaran usonanon Aijalon Mahli Gomes al 8 jaroj de malliberigo. Li estis kaptita en januaro 2010 post kiam li, laŭ aserto de la nordkoreiaj oficialuloj, kontraŭleĝe transiris limon de Ĉinio. Pli frue Gomes instruis la anglan lingvon en Sud-Koreio.
  • En Ĉinio estis ekzekutita 65-jara japano Mitsunobu Akano, kondamnita en 2008 pro sia provo enveturigi en 2006 en la landon 2,5 kg da narkotikaĵoj. Tio estis la unua ekzekuto de japana civitano post restarigo de la diplomatiaj interrilatoj inter du landoj en 1972.
  • Oni oficiale konfirmis, ke estis identigita la dua kamikazino, kiu la 29-an de marto eksplodigis sin en la metrostacio Lubjanka de la Moskva metroo. Tiu estis 28-jara Mariam Ŝaripova, edzino de la dagestana batalanto Magomedali Vagapov. Detalojn vidu en Vikinovaĵoj.

7-a de aprilo redakti

8-a de aprilo redakti

  • Oni sciigis, ke la flughaveno "Manas" en la kirgizia ĉefurbo Biŝkeko estis kaptita de la opozio, kiu deklaris pri kreado de la portempa registaro. La prezidanto de la lando Kurmanbek Bakijev kaj liaj proksimuloj forflugis en Oŝon. Rezulte de tumultoj jam pereis almenaŭ 65 kaj estis vunditaj 495 homoj.
  • La rusia gazeto "Kommersant" sciigis, ke la edzo de Mariam Ŝaripova, eksplodiginta sin la 29-an de marto en la Moskva metroo, estis ne Magomedali Vagabov (kiel oni sciigis pli frue), sed la eksterlanda dungito laŭ la kromnomo Doktoro Muĥammad. Li agadis en Dagestano, kie respondis pri rilatoj kun Al-Kaida, kaj estis mortigita la 30-an de aŭgusto 2009. Vagabov ja nur zorgis ŝin post la morto de la edzo.
  • Oni sciigis, ke en Ramala, la ĉefurbo de la Palestina Aŭtonomio, strato je kiu estos konstruita la sidejo de la prezidanto de aŭtonomio, estis nomita omaĝe al Jaĥije Ajaŝ, la gvidanto de la batala flanko de Hamas. Li organizis dekojn da teroraj agoj en Israelo kaj estis murdita en 1996 pere de miniita poŝtelefono. La ĉefministro de Israelo Benjamin Netanjahu kondamnis tiun decidon.
  • Cotne Gamsaĥurdia, la filo de la unua kartvelia prezidanto Zviad Gamsaĥurdia, estis kondamnita de tribunalo en Tbiliso al 9 jaroj kaj 6 monatoj de malliberigo. En oktobro 2009 oni akuzis lin pri la provo pafmortigi sian najbaron. La kondamnito daŭre neas sian kulpon. Dum lastaj jaroj Cotne Gamsaĥurdia estis la aktivulo de la kartvela opozicio.

10-a de aprilo redakti

11-a de aprilo redakti

12-a de aprilo redakti

13-a de aprilo redakti

14-a de aprilo redakti

15-a de aprilo redakti

16-a de aprilo redakti

20-a de aprilo redakti

  • La lasta argentina diktatoro Reynaldo Bignone estis kondamnita de Bonaera juĝejo al 25 jaroj de malliberigado pro ŝtelado kaj turmentado de siaj politikaj kontraŭuloj de 1976 ĝis 1983. En momento de la kondamno li havis 82 jarojn.

21-a de aprilo redakti

22-a de aprilo redakti

25-a de aprilo redakti

26-a de aprilo redakti

27-a de aprilo redakti

  • En Sud-Koreio finiĝis la konstruado de la plej granda en la mondo digo Semangim. Ties longeco konsistigis preskaŭ 34 km, ĝi forbaris 401 kvadratajn kilometrojn de surfaco. La konstruado komenciĝis antaŭ preskaŭ 20 jaroj kaj kostis 2,6 miliardojn da usonaj dolaroj.
  • La moskva juĝejo malpermesis la funkciadon de la naciista movado "Slava unio" (ruse Славянский союз, mallonge latinskribe SS), fondita en 1999.

30-a de aprilo redakti