Apsike 1997 estas neprofitcela asocio laŭ la franca leĝo de 1901. Tiu asocio estis kreita en Montpeliero en 1997. La projekto konsistas en la instruado de la internacia lingvo Esperanto al senlaboraj junuloj.

Apsike 1997
organizaĵo
Komenco septembro 1997 vd
Lando(j) Francio vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo deklarita asocio en Francio
vdr

Pri la aspekto de la sociala integriĝo entenata en la projekto mem, tiu aspekto konsistas en la fakto, ke la proponita instruado ebligas al junuloj akiri regadon de internacia komunikilo, regadon utilan por poste trovi laborpostenon. Sed la projekto en si mem konsistas ankaŭ en dungado en la asocio mem. Efektive, labor-posteno estas proponata al tiuj junuloj, post kiam ili atingis kapablec-nivelon en la lingvo. La dungad-propono estas nedifindaŭra laborkontrakto (NDL) ene de la strukturo mem, por ke ili laboru kiel profesiaj esperantistoj.

Ilia tasko konsistas en la disvastigo de informo al la ĝenerala publiko (lerneja, sed ne nur tia), informo pri la lingvo Esperanto, pri ĝia intereso kaj ĝiaj valoroj dum grava federaciema projekto jam komenciĝis: la Eŭropa konstruo. Jam du postenoj (NDL) estis kreitaj.

La asocio proponas prelegojn, kursojn kaj traduk-servojn¹ pere de iu pont-lingvo al diversaj lingvoj. Ĝi uzas ankaŭ Esperanton en tute nova agado: helpo al lernantoj en ilia hejmo, por ebligi al ili pli bonan komprenon de la gepatra lingvo aŭ de la fremdaj lingvoj lernataj en lernejo, sed ankaŭ matematikon, ktp. Alivorte, temas pri helpo al lernantoj por ke ili plibonigu siajn lernadajn rezultojn.

Pli ĝenerale tiu asocio uzas ĉion, kio povas utili por plibonigi la transdonon de la informo al la ĝenerala publiko. Ĵuse la asocio sukcesis ĉe la urbodomo de Montpeliero por ke la tuta hejmpaĝaro de la urbo estu tradukita ankaŭ en Esperanton¹. La asocio mem tradukis Esperanten rekte el la franca originalo, sed ankaŭ katalunen kaj usonen pere de Esperanto uzita kiel pontlingvo.

Eksteraj ligiloj redakti