Apsirto (helene Ἄψυρτος, latine Absyrtus) estis en la helena mitologio filo de la kolĥida reĝo Eeto, nepo de la suna dio Helioso, frato de Ĥalkiopo kaj Medea.

Apsirto
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Eeto
Patrino Asterodeia
Gefratoj Medea
vdr

Kiam Argonaŭtoj kun Jazono kaj Medea fuĝis per la ŝipo Argo kun ora ŝaffelo, la reĝo Eeto kun sia militistaro persekutis ilin direkte al Helesponto, la dua parto de militistaro gvidata de Apsirto pelis ilin direkte al la rivero Istro, nuna Danubo. Okazis, ke ambaŭ ŝipoj ennavigis en la riveron kaj renkontiĝis sur kunfluejo de du riverbrakoj. Kiam viroj de Jazono vidis, ke ili estas preskaŭ sieĝitaj per granda superforto turniĝis por helpo al Medea. Dum la viroj de ambaŭ soldattrupoj interbatalis, ŝi inside ellogis sian fraton Apsirton al la sekreta kunveno. Sur la loko embuskatendis Jazono kaj trapikis Apsirton per sia glavo. Poste li forhakis ĉiujn Apsirtajn membrojn kaj la kadavron enfosis teren. Tion vidis Erinioj, diinoj de la venĝo kaj Jazono kaj Medea devis subiĝi al purigaj ceremonioj ĉe la sorĉistino Kirko.

Post morto de Apsirto komenciĝis kruela batalo, en kiu militostaro de Kolĥido malvenkis. Laŭ alia versio ĵetis Jazono pecojn de la kadavro en la riveron, kolĥidanoj malfruiĝis per kolektado de la membroj kaj Argonaŭtoj kapablis rapide fornavigi.

Aliaj versioj de la mito pri Argonaŭtoj prezentas Apsirton sub nomo Faetono, do brilanta, ĉar li onidire estis bela viro. Sed nenion alian komunan kun filo de Helioso li havas, nur la nomon.

Fonto redakti