Aquileia

komunumo de Italio

Aquileia [akŭileja] estas komunumo en la orienta parto de norda Italio. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Udine, kiu ekde aprilo 2018 ne plu estas oficiala administra unuo - nun la loko formale apartenas al administra unuo nomata 'malcentra regiona unuo Udine'. Aquileia limas al la Adriatika Maro. Fine de 2023 en la komunumo vivis 3 128 loĝantoj. Kristanaj patronoj estas la sanktuloj Hermagoras kaj Fortunatus, kies komuna memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Fiumicello, Grado (GO), Terzo d'Aquileia kaj Villa Vicentina. En la antikva epoko, ĝi estis parto de la Sukcena Vojo inter Baltio kaj Romio. Inter multaj aliaj, ankaŭ la romkatolikaj kleruloj Rufino kaj ties filo, papo Pio la 1-a, naskiĝis en la urbo.

Aquileia
Aquileia
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Friulo-Venecio Julia
Provinco UD Udine
Geografia situo 45° 46′ N, 13° 22′ O (mapo)45.76666666666713.366666666667Koordinatoj: 45° 46′ N, 13° 22′ O (mapo)
Alto super marnivelo 5 m
Areo 36 km²
Loĝantaro 3128 (2023)
Loĝdenso 84 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Beligna, Belvedere, Ca' Viola, Monastero
Najbaraj komunumoj Fiumicello, Grado (GO), Terzo d'Aquileia kaj Villa Vicentina
Patrono Sankta Hermagoro kaj Sankta Fortunato
Festa tago 12-a de julio
Nomo de loĝantoj aquileiesi
Poŝtkodo 33051
Imposta kodo A346
Kodo laŭ ISTAT 030004
Telefona prefikso 0431
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Patriarkato de Aquileia redakti

Ekde 567 ĝis 1761 la episkopo de Aquileia havis la titolon patriarko de Aquileia kaj regis super la eklezia teritorio patriarkato de Aquileia.

Vidu ankaŭ: Kategorio:Patriarkoj de Aquileia

Eksteraj ligiloj redakti


Cetere: AQUILEA [sen i] estas parto de la municipo Lucca en la itala regiono Toskanio.