Arĉpiano estas kordinstrumento ludata per klavaro. Malsame ol ĉe piano la kordoj ne estas frapata, sed arĉata.

La konstruaĵo ebligas plenakordan ludadon, kontrolon pri daŭro kaj laŭteco kaj, depende de la konstrumaniero, ankaŭ la intonacion de ĉiu unuopa tono.

Arĉpianoj estas dokumenteblaj ekde la 15-a jarcento, kaj ĝis en la 20-a jarcento ekestis multnombro da diversaj konstruaĵoj.

Plejparte radoj, bendojcilindroj ŝmiritaj per kolofono arĉas la kordojn svingigante ilin. La kordoj estas aranĝitaj laŭ tonalto sur resonkorpo, la formo ofte similas al tiu de vostpiano.

Historio redakti

Leonardo da Vinci faris desegnojn pri arĉpiano.

La publikaĵo Syntagma musicum de Michael Praetorius aparte atentigis pri la Nurenberga violonaro (violonklaviceno) el Nurenbergo (1575) de Hans Heyden. Ĉe ĉi tiu instrumento la premado sur klavo kondukas la kordon ligitan ĉe hoko kontraŭ radon. Ĉar ne ekzistas premopunkto, la kordoj intonacias depende de la klavopremo. Por arĉi la grandan nombron da kordoj ekzistas pluraj radoj aranĝitaj unu apud la alia, al kiuj pokaze pluraj kordoj estas alordigitaj. Du personoj ekfunkciigas la arĉpianon: unu persono ekmovigas la radojn pere de kranko, la alia ludas sur la klavoj.

Georg Gleichmann, orgenisto en Ilmenau, konstruis en 1709 similan instrumenton kun kelkaj plibonigoj kaj nomis ĝin klavovjolo. En 1741 Le Voirs en Parizo ankaŭ prezentis vjolpianon, 1754 Hohlfeld en Berlino la arĉpianon, kiu havis kompare kun la instrumento de Heyden la avantaĝon, ke la radoj estis tegitaj per ĉevalharoj. Plibonigon de la arĉpiano elprovis en 1790 Garbrecht en Kenigsbergo, en 1795 Mayer en Görlitz prezentis sian arĉpianegon, kiun en 1799 faris pli bone uzebla Kunze en Prago. En 1801 Hübner konstruis sian clavecin harmonique (orkestrionon) kaj en 1797 Karl Leopold Röllig en Vieno per Xänorphica la plej komplikan instrumenton tiaspecan, kiu por ĉiu klavo kaj kordo ekmovigis apartan arĉon.

El ĉiuj ĉi instrumentoj neniu transpaŝis la renomon de kuriozaĵo. Kombinaĵo de arĉpiano kun kutima piano estis la arĉmartela piano de Karl Greiner el la jaro1779.

Ludeblaj kaj funkcikapablaj kopioj de arĉpianoj troviĝas en la muzikinstrumenta muzeoen Ortenberg. Kurt Reichmann konstruis ilin laŭ konstruskizoj de da Vinci.

Klavoviolono redakti

(Klavoviolono) estas interformo inter violono kaj arĉpiano.

Literaturo redakti

Referencoj redakti