Arĝenta Respublikana Partio (Usono)

La Arĝenta Respublikana Partio (angle, Silver Republican Party) estis usona politika partio. Ĝi fondiĝis en 1896 kiam multaj respublikanaj politikistoj, precipe en la okcidentaj ŝtatoj, skismiĝis pro la partia subteno al la ora normo por valorigi la usonan valuton (dolaron). En la elekto de 1896 la Arĝentaj respublikanoj subtenis la demokratan kandidaton, William Jennings Bryan, kontraŭ la respublikana William McKinley. La Arĝentaj respublikanoj subtenis tiel nomatan "Liberan arĝenton" kaj politikon de dumetalismo. La Arĝentaj respublikanoj multis en la okcidento pro tio ke la minado pri arĝento estis tie grava ekonomia forto.

Post la jaro 1900 la Arĝenta Respublikana Partio rapide forvelkis. Plej multaj membroj returnis sin al la Respublikana Partio, sed kelkaj, ekzemple senatano Fred Dubois de Idaho kaj eksministro pri enlandaj aferoj Henry Moore Teller de Koloradio, aliĝis al la Demokrata partio.

Notindaj Arĝentaj Respublikanoj redakti

Vidu ankaŭ redakti