La Arĝenta grebo (Podiceps occipitalis) estas specio de grebo nome birdospecio el la familio de Podicipedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arĝenta grebo
Arĝenta grebo, Laguna Lagunillas, Punio, Peruo
Arĝenta grebo, Laguna Lagunillas, Punio, Peruo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Podicipoformaj Podicipediformes
Familio: Podicipedoj Podicipedidae
Genro: Podiceps
Podiceps occipitalis
(Garnot, 1826)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Argentino, Ĉilio, Malvinoj kaj Paragvajo same kiel ĉe la Andaj regionoj de Bolivio, Kolombio, Ekvadoro kaj Peruo. Ĝi estas vaganto al Brazilo kaj eble ankaŭ al Urugvajo. Ties natura habitato estas nesalakvaj ĉiatipaj lagoj ekde marnivelo al pli ol 4,000 metroj super ĝi.

Aspekto redakti

Tiu specio estas 28 cm longa. Estas rimarkinda specio kun grizbruna krono, grizaj bekoflankoj kaj mentono, nigra nuko, kaj super orelareo longaj brunflavaj plumoj el malantaŭokulo, erekteblaj kaj malfermeblaj kiel ventumilo, utilaj por la pariĝadaj ceremonioj. Estas blankaj kolo, brusto kaj ventro kun nigrecaj flankoj kaj malhelgriza dorso. Estas blanka stribendo en flugiloj videblaj dum skuado. La beko estas nigra kaj mallonga, la kruroj nigraj kaj la okuloj ege rimarkinde ruĝaj.

Kutimoj redakti

Ĝi povas vivi soleca aŭ en grupoj de ĝis 20 anoj.

Ĝi estas elstara plonĝanto, kaj akiras sian tutan manĝon subakve, konsista en plantoj, malgrandaj fiŝoj, ties ovoj, kaj krustuloj.

Reproduktado redakti

Konstruas el akvoplantoj flosantan neston, kaj ankoras ĝin al viva totora. El septembro al oktobro en ebenaĵoj, sed el decembro al januaro en anda altiplano, la ino demetas 4 al 6 bluecblankajn ovojn, averaĝe 44 mm por 29 mm. Unu tagon post eloviĝo, la frumaturaj idoj jam naĝas, kaj laciĝinte supreniras al dorso de patro.[1]

Subspecioj redakti

Tiu specio estas dividita en du subspecioj:[2]

  • Podiceps occipitalis occipitalis Garnot, 1826. Surloke nomita Macá plateado común, aŭ blanquillo común. Loĝas en ebenaĵoj de Argentino, en Malvinoj, kaj en Ĉilio ĝis la laguno Negro Francisko en Atakamo, migranta nenestumanta en Paragvajo, kaj sudo de Brazilo. Eble ankaŭ en Urugvajo. Diferenciĝas el la alia subspecio je grizecaj gorĝo, mentono kaj suba nuko. Krome la orelareaj plumoj estas brunflavaj. La okulo estas oranĝece ruĝa.
  • Podiceps occipitalis juninensis (Berlepsch kaj Stolzmann). Surloke nomita Macá plateado puneño, aŭ blanquillo del norte. Loĝas en ebenaĵoj de altiplano punia kaj en andaj lagoj de Argentino, en Tarapakio kaj Antofagasto (Ĉilio),[3] Bolivio, Peruo, Ekvadoro, kaj Kolombio. Diferencas el antaŭa subspecio pro tutblankaj gorĝo, mentono kaj suba nuko. Krome la orelareaj plumoj estas grizaj. La okulo estas vinece ruĝa.

Konservado redakti

Tiu specio havas tre etendan distribuareon. Spite la malpliiĝan tendencon de la populacio, tiu ne estas tro rapida kaj ne alproksimiĝas al sojloj por vundeblo. La populacio estas tre granda, kaj pro tio la specio estas klasita kiel «Malplej Zorgiga».

Referencoj redakti

  1. Aves de Chile
  2. Narosky, Tito, Yzurieta, Darío. 2010. Aves de Argentina y Uruguay, Guía de identificación. Edición total. Editorial: Vázquez Mazzini
  3. Araya, Braulio; Millie, Guillermo (2005). Guía de campo de las aves de Chile (9a eldono). Editorial Universitaria. pp. 78.

Eksteraj ligiloj redakti