Arĥiloĥo (greke Ἀρχίλοχος, latine Archilochus; naskiĝinta ĉirkaŭ la jaro 680 a.K. sur la insulo Paros, mortinta ĉirkaŭ 645) estis gravega helena lirikisto, satiristo, poeto kaj soldisto. Li estis la unua greka poeto kies poezio estis transskribita kaj parte konservita.

Arĥiloĥo
Ἀρχίλοχος
Persona informo
Ἀρχίλοχος
Naskiĝo ĉirkaŭ 680 a.K.
en Paros
Morto ĉirkaŭ 645 a.K.
en Naksoso
Lingvoj antikva greka vd
Familio
Patro Telesicles vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • epigramisto • elegiisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Nur iom malmulte konserviĝas el lia poezio, nur fragmentoj de lia, kaj el ĝi aperas la figuro de Arĥiloĥo kiel kombinaĵo de la spirito de la batalanto kaj la spirito de la poeto. Li eĉ atestas pri si mem en unu el siaj poemoj, ke, kvankam li estas servisto de Areso, li ankaŭ konas la arton de la muzoj (t.e. poezio). [1]

Konserviĝas nur malmultaj faktaj informoj pri lia vivo. Arĥiloĥo invadis kun koloniistoj al la insulo Thasos, kiun li baldaŭ forlasis: parte pro povreco sed parte ankaŭ pro malamikeco ŝuldiĝanta al lia senbrida sarkasma atakemo. Ĝenerale li havis agoplenan kaj maltrankvilan vivon. Li mortis en batalo kontraŭ la naksosanoj.

Fragmentoj de biografiaj informoj estas donitaj de antikvaj aŭtoroj tiel diversaj kiel Taciano, Proklo, Klemento de Aleksandrio, Cicerono, Aeliano, Plutarko, Galeno de Pergamo, Diono Krizostomo, Aelius Aristides kaj pluraj anonimaj aŭtoroj en la Palatina Antologio.

Verkista agado redakti

Ĝis Arĥiloĥo nur du formoj estis uzataj en greka poezio: la epopea (la daktila heksametro), kaj la elegia, derivita de ĝi. La malrapida epopea pezo ŝajnas netaŭga por la facilmovaj batoj de la satiro. Arĥiloĥo verŝis la iambon en la trijamban ŝablonon, kaj la trokeon en la kvartrokeon.

Li inventis multe da novaj metrikaĵoj kiujn li majstre uzis. Speciale la jambaj kaj troĥeaj versoj reklamitis de li. Li ankaŭ kreis la ĝenron epodan. La lingvon li perfekte uzis por tre variaj esprimoj kaj tre leĝere.

Liaj skribaĵoj inkludis alegoriojn, himnojn, laŭ metrikoj kaj jambajn kaj trokeajn. En antikvaj tempoj ĝi estis atribuita al li la invento de Jamabia poezio kaj ĝia uzo por satiro. Konatis de li himnoj, peanoj, ditiramboj, elegioj, epigramoj kaj jambaĵoj en kiuj li kritikis la homaron primokege.

Liaj kantoj estis dotitaj de potenco, fleksebleco, impeto kaj aŭdaco.

Li eĉ ne forgesis kritikadon de amikoj. La furiozaj satiroj komponitaj de Arĥiloĥo kontraŭ viro nomata Likambo, kiu promesis al li sian filinon Neubola sed poste ŝanĝis sian opinion, estis la ora mino de nomadaj kantistoj en arkaika Grekio, kune kun la epopeoj de Homero kaj Heziodo, je festoj en aristokrataj domoj. Tiu Likambo laŭdire pendumiĝis pro la atakoj de Arĥiloĥo.

Aprezo redakti

Horacio estis definitiva admiranto de li, imitante liajn metrikojn kaj la strukturon de liaj versoj.

Ĉiuj fontoj el la pratempa mondo estas unuiĝintaj laŭ aparte pozitiva opinio pri Arĥiloĥo, kaj li estas ege laŭdinda.

La greka dialekto, kiu aperas en liaj poemoj, estas antikva iono. Apud Semonides de Amorgos li estas konsiderata la plej elstara poeto de lia periodo. Pro lia genieco iuj grekoj komparis lin jam frue al Homero mem!

Famaj citaĵoj kiuj plu eĥas en la kulturo redakti

  • Akceptu ŝpareme la feliĉon, kiun vi ricevas bonŝance, kaj la malĝojon je tiu grado, kiun vi cedas, ĉar la ritmo de la vivo rajdigas vin supren-malsupren." (fragmento 67, angla tr. Richmond Lattimore)
  • La vulpo scias multajn aferojn, sed la erinaco scias unu grandan aferon. [2]
  • Thassos estas kiel dorso de azeno, envolvita en sovaĝa arbaro.

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. En la greka origino "Εἰμὶ δ' ἐγὼ θεράπων μὲν Ἐνυαλίοιο ἄνακτος, καὶ Μουσέων ἐρατὸν δῶρον ἐπιστάμενος".
  2. En la greka origino, "Πόλλ᾽ οἶδ᾽ ἀλώπηξ, ἀλλ' ἐχῖνος ἕν μέγα".