Teslenko Arĥip ukraine Архип Тесленко (1882-1911) estas unu el la plej tragikaj personoj en la ukraina literaturo, kiu opiniis, ke pasigi suferatan vivo estas protesto kontraŭ socia kaj nacia maljusteco. Li detalege montris idiotismon de la vilaĝa vivo en la komenco de XX jc., tragedion de la klasa disiĝo, kamparulajn strebojn al tero, libero, demokratio kaj klereco.

Arĥip Teslenko
Persona informo
Naskiĝo 2-an de marto 1882 (1882-03-02)
en Lokhvitsky Uyezd
Morto 28-an de junio 1911 (1911-06-28) (29-jaraĝa)
en Poltava gubernio
Mortokialo tuberkulozo
Lingvoj ukrainarusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Okupo
Okupo verkisto
vdr

En 1905 li kunportis kelkajn siajn rakontojn al Kievo - redakcioj rifuzis aperigi ilin kaj baldaŭ la aŭtoro, reveninte hejmen, estis arestita pro "disvastiĝo de eksterleĝa literaturo". 1906, post la vilaĝa ribelo - dua aresto kaj ekzilo norden de Rusio.

Reveninte en Ukrainion, li mortis pro tuberkulozo.

Esperanta traduko (tr. Viktor Pajuk) de rakonto "Ĉe ermito" (У схимника) aperis en "Esperanto USA" (2007, 1-2).