Araba kuirarto (arabe: مطبخ عربي) estas kuirarto de la araboj, difinita kiel la diversaj regionaj kuirartoj en la araba mondo, el Magrebo al la Fekunda duonluno, kaj la Araba Duoninsulo. La kuirartoj ofte estas jarcentaj kaj reflektas la kulturon de granda interŝanĝo de spicoj, herboj kaj manĝaĵoj. La tri ĉefaj regionoj, ankaŭ konataj kiel Magrebo, la Fekunda duonuno, kaj Arabio havas multajn similecojn, sed ankaŭ multajn unikajn tradiciojn. Ĉi tiuj kuirartoj estis influitaj de la klimato, kultivado laŭ eblecoj, kaj ankaŭ komercaj ebloj. La kuirartoj de Magrebo kaj Levantenio estas relative junaj, kiuj disvolviĝis dum la pasintaj jarcentoj. La kuirarto de la regiono de la araba golfo estas tre malnova. La kuirartoj povas esti dividitaj en urbajn kaj kamparajn kuirartojn.

La arablingvaj landoj verdkolore.

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti