Arabia (la latina vorto por "Arabio") respektive Arabia Petraea (laŭ la antikva urbo Petra) estis provinco de la Romia Imperio.

la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajanus
Arabia Petraea, jen malhelruĝe akcentita

Ĝi ampleksis la duninsulon Sinajo, la okcidenton de la hodiaŭa ŝtato Jordanio, kaj iom el la hodiaŭaj Sirio kaj Israelo: la antikvan regnon Nabateo.

Dum la epoko inter la jaroj 150 antaŭ ĝis 105 post Kristo la nabateaj triboj estis unuiĝintaj al potenca reĝlando, kiu etendiĝis de la duoninsulo Sinajo ĝis Norda Arabio. Dum la jaro 85 antaŭ Kristo la nabatea armeo konkeris Damaskon. Sub la romia armeestro Gnaeus Pompeius Magnus la nabaetanoj iĝis vasaloj de la Romia Imperio, sed sukcesis gardi la unuecon de la nabatea regno. Nur sub la romia imperiestro Trajano ili dum la jaro 106 perdis la relativan suverenecon kaj sub la provinconomo Arabia Petraea integriĝis en la Romian Imperion.

Origina ĉefurbo de la antikva Nabateo respektive de la romia provinco Arabia Petraea - kiel jam indikas la dua parto de la nomo - estis la antikva urbo Petra. Baldaŭ tamen la urbo Bosra en la hodiaŭa Sirio iĝis la provinca centro.

Arabia petraea estis inter la imperiestraj provincoj. Najbaraj provincoj estis Aegyptus okcidente, Iudaea (do Judio, ekde la jaro 135 Syria Palestina) en la nordokcidento kaj Syria norde. Sude ĝi limis al la Golfo de Akabo kaj oriente al la araba dezerto. Ekde la jaro 395 la provinco apartenis al la Bizanca Imperio.