Aranereto

reto farata de araneo

Araneretoaraneaĵo estas strukturo konstruita de araneo el proteina aranea silko per ties fadenproduktiloj.

Detalo de aranereto videbla danke al gutoj el roso.

Tipoj redakti

 
Aranereto kun formo de funelo.

Iuj araneoj teksas retojn kun formo de funelo, aliaj kun formo de folio, kaj aliaj teksas la spiralajn teksaĵojn, kiujn homoj kutime asocias kun tiuj bestoj. Tiuj teksaĵoj povas esti konstruitaj el glusilko kaptila, aŭ per harecsilko kaptila, depende de la tipo de araneo.

La teksaĵoj povas esti vertikalaj (majoritate), horizontalaj (foliteksaĵoj), aŭ sur iu ajn intermeza angulo. Kelkaj teksaĵoj, plej ofte la foliteksaĵoj, inkludas neregulajn silkajn interplektaĵojn. Tiuj estas utilaj por malorienti kaj kapti flugantajn insektojn, kiuj falas kaptitaj per ĝi. La retoj ankaŭ povas protekti la araneon de aeraj predantoj kiaj birdojvespoj.

Uzoj redakti

 
Militista formiko implikita in la reto de diadema araneo.

La plej kutima uzo de araneaĵo estas kapti predulojn sur la gluecaj fadenoj. Araneaĵo estas pli efika (t.e. pli energiŝpara) metodo ĉasi ol kura persekuto.

Iuj specioj de araneoj ne kaptas predulojn per reto, sed alsaltas el kaŝa loko (ekz. klapopordaj araneoj) aŭ persekutas ilin per kura ĉasado (ekz. luparaneoj). La dejnopedoj kombinas kurado kaj retfarado en sia ĉasmetodo. Dejnopedo teksas reteton kaj metas ĝin sur la antaŭajn krurojn. Poste ĝi kaŝas sin por insidi predulojn. Kiam taŭga besto alvenas, la araneo ĵetas sin antaŭen por impliki, mordi, kaj paralizi la viktimon. Dejnopedo malŝparas malpli da energio en ĉasado ol primitiva kurĉasanto kiel luparaneo, sed samtempe evitas la energian koston de la silko por granda spirala reto.

Iuj araneoj uzas siajn grandajn retojn kiel vastajn kaj transformeblajn aŭdilojn.[1]

Iuj araneoj ŝpinas silkajn fadenojn por veli en la vento al nova loko.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Zhou, J., Lai, J., Menda, G., Stafstrom, J.A., Miles, C.I., Hoy, R.R. and Miles, R.N., 2022. Outsourced hearing in an orb-weaving spider that uses its web as an auditory sensor. Proceedings of the National Academy of Sciences, 119(14), p.e2122789119. https://doi.org/10.1073/pnas.212278911