Araneuloj

ordo de animaloj, enhavanta la araneojn
Tiu ĉi artikolo temas pri la biologia ordo de araneuloj, ne nur pri la genro araneo, latine araneus. En nescienca lingvaĵo ofte la tuta biologia ordo de araneuloj simpligite nomiĝas "araneoj", sed tia lingvouzo ne ĝustas.

La araneuloj - latine araneae - (ordo Araneae) estas aer-spiraj artropodoj, kiuj havas (kontraste al la insektoj) 8 krurojn kaj mordilojn chelicerae, kiuj povas injekti venenon, kaj ne havas flugilojn. Ili estas la plej granda ordo de Araneoidoj kaj rangas sepa en totala specidiverseco inter ĉiuj ordoj de organismoj.[1] Ili alkutimiĝis al diversaj vivlokoj, kaj troviĝas en ĉiu kontinento krom Antarkto kaj ili setlis en preskaŭ ĉia habitato kun la escepto de aera kaj mara koloniigo. Ĝis Novembro 2015 oni rekonis almenaŭ 45,700 speciojn,[2] de kiuj ducento kapablas vere mordi aŭ venenigi homojn. Almenaŭ 114 familioj estis registritaj de taksonomiistoj.[3] Tamen, estis malkonsento ene de la scienca komunumo pri kiel tiuj familioj estu klasitaj, kiel evidentiĝas pro la ĉirkaŭ 20 diferencaj klasigoj kiuj estis proponitaj ekde 1900.[4]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Araneuloj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Araneoidoj Arachnida
Ordo: Araneuloj Araneae
Clerck, 1757
Diverseco
111 familioj, 40.000 specioj
Subordoj

Mesothelae
Mygalomorphae
Araneomorphae

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Brazila salmoroza tarantulino (Lasiodora parahybana)

Anatomie, araneuloj diferencas el aliaj artropodoj je tio ke la kutima korpaj segmentoj estas fuzitaj en du tagmoj, nome cefalotorako kaj abdomeno, kaj kunigitaj de malgranda, cilindra pedicelo. Malkiel ĉe insektoj, araneuloj ne havas antenojn. En ĉio escepte ĉe la plej primitiva grupo, nome Mesothelae, araneuloj havas la plej centralizitan nervosistemojn el ĉiuj artropodoj, ĉar ĉiuj ties ganglioj estas fuziitaj en unu amaso en la cefalotorako. Malkiel plejmulto de artropodoj, araneuloj ne havas etendajn muskolojn en siaj membroj kaj anstataŭe etendas ilin per hidraŭlika premo.

Ĝenerale ili estas sinkaŝemaj, solemaj kaj malgrandaj. Ili produktas silkon por fari araneretojn aŭ "araneaĵojn", kunligi siajn rifuĝejojn kaj eĉ veturi uzante la venton. Ties abdomenoj portas apendicojn kiuj iĝis modifitaj en silkillinioj kiuj produktas silkon el ĝis ses tipoj de glandoj. Araneretoj varias amplekse laŭ grando, formo kaj la kvanto de glufadeno uzita. Ŝajne la spirala reto povas esti unu el plej fruaj formoj de la mondo, kaj la araneuloj kiuj produktas interplektitajn araneretojn estas pli abundaj kaj diversaj ol tiuj de la familio de Araneidae. Araneaj Araneoidoj kun silko-produktaj kranoj aperis en la Devonio antaŭ ĉirkaŭ 386 milionoj da jaroj, sed tiuj animaloj ŝajne ne havis tiujn silkilliniojn. Veraj araneoj estis trovitaj en rokoj de Karbonio el 318 al 299 milionoj da jaroj, kaj estas tre similaj al la plej primitivaj survivantaj subordo, nome la Mesothelae. La ĉefaj grupoj de modernaj araneoj, nome Migalomorfuloj kaj Araneomorfuloj, unuafoje aperis en la Triaso, antaŭ 200 milionoj da jaroj.

Bird-manĝanta Goliato (Theraphosa blondi), la plej granda araneo.

Herbovora specio, nome Bagheera kiplingi, estis priskribita en 2008,[5] sed ĉiuj aliaj konataj specioj estas predantoj, ĉefe de insektoj kaj de aliaj araneoj, kvankam kelkaj grandaj specioj ankaŭ kaptas birdojn kaj lacertojn. Araneoj uzas ampleksan gamon de strategioj por kapti predon: kaptas ilin ĉe gluaj retoj, lazas ilin per gluaj ĵetbuloj, imitante la predon por eviti detekton, aŭ surveturante ilin. Plej detektas predon ĉefe per sentado de vibrado, sed la aktivaj ĉasistoj havas akutan vidkapablon, kaj ĉasistoj de la genro Portia montras indikojn de inteligento en ties elekto de taktikoj kaj kapabloj por disvolvigi novajn. La intestoj de araneoj estas tro mallarĝaj por akcepti solidaĵojn, kaj tiele ili likvidigas ties manĝon inundante ĝin per digestaj enzimoj kaj muelanta ĝin per la bazoj de siaj piedtuŝiloj, ĉar ili ne havas verajn makzelojn.

Masklaj araneoj identigas sin per vario de kompleksa pariĝa ceremonio por eviti esti manĝataj de inoj. Maskloj de plej specioj survivas kelkajn pariĝojn, limigite ĉefe per siaj mallongaj vivodaŭroj. Inoj teksas silkajn ovujojn, ĉiuj el kiuj povas enhavi centojn da ovoj. Inoj de multaj specioj zorgas siajn idojn, por ekzemplo portante ilin aŭ kunhavante manĝon kun ili. Minoritato de specioj estas sociaj, kaj konstruas komunajn retojn kiuj povas esti hejmo de kelkaj ĝis 50,000 individuoj. Socia kutimo gamas el malforta tolero, kiel ĉe la genro de "vidvinoj" Latrodectus ĝis kooperativa ĉasado kaj manĝo-kunhavado. Kvankam plej araneoj vivas ĝis maksimume du jaroj, tarantuloj kaj aliaj migalomorfaj araneoj povas vivi ĝis 25 jarojn en kaptiveco.

Ĉar la veneno de kelkaj specioj estas danĝera al homoj, sciencistoj estas nuntempe esplorante la uzadon de araneveneno en medicino kaj kiel ne-poluaj pesticidoj. Aranea silko havigas kombinon de malpezeco, forto kaj elasteco kiu estas supera al tiu de sintezaj materialoj, kaj la aranesilkaj genoj estis enmetitaj en mamulojn kaj plantojn por vidi ĉu tiuj povas esti uzataj kiel silkofabrikoj. Kiel rezulto de ties ampleksa gamo de kutimoj, araneoj iĝis oftaj simboloj en arto kaj mitologio simbolante variajn kombinojn de pacienco, krueleco kaj kreivaj povoj. Nenormala timego al araneoj estas nomata araneofobio.

Priskribo redakti

Ekologio kaj kutimaro redakti

Ne-predanta manĝado redakti

 
Saltaraneo vidita en Ĉenajo.

Kvankam araneoj estas ĝenerale rigarditaj kiel predantoj, la saltaraneo Bagheera kiplingi akiras ĉirkaŭ 90% el sia manĝo el tre solida plantomaterialo produktita de akacio kiel parto de reciproke profita rilato kun specio de formikoj.[6]

Junuloj de kelkaj araneoj de la familioj Anifenedoj, Korinedoj, Klubionedoj, Tomisedoj kaj Salticedoj manĝas plantan nektaron. Laboratoriaj studioj montris ke ili faras tion intence kaj dum ĉirkaŭ etendaj periodoj, kaj periode ili purigas sin dum manĝado. Tiuj araneoj ankaŭ preferas sukersolvaĵojn al simpla akvo, kio indikas ke ili serĉas nutraĵojn. Ĉar multaj araneoj estas noktemaj, la etendo de nektarkonsumado fare de araneoj povas esti subkalkulita. Nektaro enhavas aminoacidojn, lipidojn, vitaminojn kaj mineralojn aldone al sukeroj, kaj studoj montris ke aliaj aranespecioj vivas pli longdaŭre kiam nektaro estas disponebla. Manĝi nektaron evitas la riskojn de lukto kontraŭ predoj, kaj la kostojn produkti venenon kaj digestajn enzimojn.[7]

Oni konas ke variaj specioj manĝas mortintajn artropodojn (kadavromanĝado), retosilkon, kaj ties proprajn muditajn ekzoskeletojn. Ankaŭ la poleno kaptita en retoj povas esti manĝata, kaj studoj montros ke junaj araneoj havas pli bonan ŝancon survivi se ili havas la oportunon por manĝi polenon. En kaptiveco, estas konataj ankaŭ kelkaj aranespecioj kiuj manĝas bananojn, marmeladon, lakton, ovoflavon kaj kolbason.[7]

Metodoj kapti predon redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Aranereto.
 
La aranereto de Phonognatha graeffei aŭ folibukla araneo utilas kaj kiel kaptilo kaj kiel maniero fari hejmon en folio.

La plej bone konata metodo predokapti estas per rimedoj de gluecaj araneretoj. Variaj lokigoj de araneretoj permesas al diferencaj specioj de araneoj kapti diferencajn insektojn en la sama areo, por ekzemplo ebenaj horizontalaj araneretoj kaptas insektojn kiuj flugas supren el suba vegetaĵaro dum ebenaj vertikalaj araneretoj kaptas insektojn kiuj praktikas horizontalan flugon. Araneoj kiuj konstruas araneretojn havas malbonan vidkapablon, sed estas tre sensivaj al vibrado.[8]

Inoj de akvaraneo Argyroneta aquatica konstruas subakve "skafandrajn" araneretojn kiujn ili plenigas peraere kaj uzas por digesti predon, mudi, pariĝadi kaj idozorgi. Ili loĝas preskaŭ tute ene de la skafandroj, ponardante predantajn animalojn kiuj tuŝas la skafandron aŭ la minacojn kiuj venas.[9] Kelkaj araneoj uzas la surfacojn de lagoj kaj flakoj kiel "retoj", kiuj detektas kaptotajn insektojn pere de la vibrado kiun ili okazigas dum baraktado.[8]

Ret-ĵetantaj araneoj teksas nur malgrandajn retojn, sed poste ili manipulas ilin por kapti predojn. Tiuj de la genro Hyptiotes kaj tiuj de la familio Teridiosomatedoj etendas siajn retojn kaj poste liberigas ilin kiam predo frapas ilin, sed ne movas ilin aktive, Tiuj de la familio Deinopedoj teksas eĉ pli malgrandajn retojn, tenas ilin etenditaj inter siaj du unuaj paroj de kruroj, kaj lanĉas kaj premas ilin tiom multe kiom ĝis dufoje siajn proprajn korpolongojn por kapti predon, kaj tiu movo povas pliigi la retajn areojn laŭ faktoro de ĝis dek. Eksperimentoj montris ke la Deinopis spinosus havas du diferencajn teknikojn por kapti predon: malantaŭaj frapoj por kapti flugantajn insektojn, kies vibradon ĝi detektas; kaj antaŭaj frapoj por kapti grundirantan predon kiun ĝi vidus. Tiuj du teknikoj estis observitaj ankaŭ en aliaj deinopedoj. Piedirantaj insektoj formas plej el la predo de plej deinopedoj, sed unu populacio de Deinopis subrufa ŝajne vivas ĉefe el tipoledaj muŝoj kiujn ili kaptas per la malantaŭaj frapoj.[10]

Plenkreskaj inoj de bul-araneoj de la genro Mastophora konstruas "retojn" kiuj konsistas el nur unusola "trapezlinio", kiun ili kontrolas. Ili konstruas ankaŭ ĵetbulojn faritajn el unusola fadeno, kiuj estas grandaj buloj el tre malseka silko. Ili elsendas kemiaĵojn kiuj similas al la feromonoj de tineoj, kaj poste ili svingas la bulojn al la tineoj. Kvankam ili mistrafas ĉirkaŭ 50% el la frapoj, ili kaptas ĉirkaŭ la saman pezon de insektoj nokte kiel la ret-teksantaj araneoj de simila grando. La araneoj manĝas la bulojn se ili ne faras mortigon en ĉirkaŭ 30 minutoj, ripozas iome, kaj poste ili faras novajn bulojn.[11][12] Junuloj kaj plenkreskaj maskloj estas multe pli malgrandaj kaj ne faras bulojn. Anstataŭe ili liberigas diferencajn feromonojn kiuj allogas humidtineojn, kaj kaptas ilin per siaj antaŭaj paroj de kruroj.[13]

 
Klapporda araneo de la genro Cyclocosmia, nome embuska predanto.

La primitivaj Lifistiedoj, nome "klapo-pordaj araneoj" de familio Ktenizedoj kaj multaj tarantuloj estas embuskaj predantoj kiuj gvatas en truoj, ofte fermitaj per klappordoj kaj ofte ĉirkaŭataj de retoj de silkaj fadenoj kiuj alertas tiujn araneojn pri la esto de predo.[14] Aliaj embuskopredantoj faras tion sen tia helpo, kiaj multaj krabaraneoj,[8] kaj kelkaj specioj kiuj predas abelojn, kiuj vidas ultraviolan radiadon, povas alĝustigi sian ultraviolan reflekton por kongrui kun la floroj en kiuj ili gvatas.[15] Luparaneoj, saltaraneoj, fiŝkaptaraneoj kaj kelkaj krabaraneoj kaptas predon ĉasante ĝin, kaj fidas ĉefe el vidkapablo por lokigi predon.[8]

 
La araneo de la genro Portia uzas kaj retojn kaj ruzon, variajn taktikojn por superi predon.[16]

Kelkaj saltaraneoj de la genro Portia ĉasas aliajn araneojn laŭ manieroj kiuj ŝajnas inteligentaj,[17] trompante siajn viktimojn aŭ allogante ilin el siaj retoj. Laboratoriaj studoj montras ke la instinktaj taktikoj de la genro Portia estas nur startaj punktoj por alproksimiĝo laŭ teknikoj de prov-eraro laŭ kiuj tiuj araneoj lernas tre rapide kiel povi kapti novajn predospeciojn.[16] Tamen, ili ŝajnas esti relative malrapidaj "pensuloj", kio ne estas surpriza, ĉar ties cerboj estas multe pli malgrandaj ol tiuj de mamulaj predantoj.[18]

 
Formik-imita saltaraneo.

Formik-imitaj araneoj frontas kelkajn defiojn: ili ĝenerale disvolvigas pli sveltajn abdomenojn kaj falsajn "taliojn" en la cefalotorako por imiti la tri distingajn regionojn (tagmata) de korpo de formiko; ili svingas la unuan paron de kruroj antaŭ siaj kapoj por imiti antenojn, kion araneoj ne havas, kaj por kaŝi la fakton ke ili havas ok krurojn anstataŭ ses; ili disvolvigas grandajn kolormakulojn ĉirkaŭ unu paro de okuloj por maski la fakton ke ili ĝenerale havas ok simplajn okulojn, dum formikoj havas du komponitajn okulojn; ili kovras siajn korpojn kun reflektaj haroj por simili al brilaj korpoj de formikoj. En kelkaj aranespecioj, kaj maskloj kaj inoj kamuflimitas diferencajn formikospeciojn, ĉar araneinoj estas kutime multe pli grandaj ol maskloj. Ankaŭ formik-imitaj araneoj modifas sian kutimon por simili tiun de la celaj specioj de formikoj; por ekzemplo, multaj adoptas zigzagan modelon de movado, formik-imitaj saltaraneoj evitas saltadon, kaj araneoj de la genro Synemosyna piediras sur la eksteraj bordoj de folioj en la sama maniero kiel Pseudomyrmex. Formik-imitado en multaj araneoj kaj aliaj artropodoj povas celi protekton el predantoj kiuj ĉasas per vido, inklude birdojn, lacertojn kaj araneojn. Tamen, kelkaj formik-imitaj araneoj predas ĉu formikojn ĉu la "brutaron" de la formikoj, kiaj afidoj. Ripoze, la formik-imita krabaraneo Amyciaea ne multe similas al Oecophylla, sed dum ĉasado ĝi imitas la kutimaron de mortanta formiko por allogi laboristajn formikojn. Post mortigo, kelkaj formik-imitaj araneoj tenas siajn viktimojn inter ili kaj grandajn grupoj de formikoj por eviti esti atakitaj.[19]

Defendo redakti

 
Minaca memmontrado fare de Sidneja funel-reta araneo (Atrax robustus).

Estas forta pruvaro ke la koloraro de araneoj estas kamuflado kiu helpas ilin eviti siajn ĉefajn predantojn, nome birdoj kaj parazitajn vespojn, ambaŭ el kiuj havas bonan koloran vidkapablon. Multaj aranespecioj estas koloraj por konfuziĝi antaŭ ties plej oftaj fonoj, kaj kelkaj havas varian koloraron, striojn kaj makulojn kiuj rompas siajn konturojn. En kelkaj specioj, kiaj la Havaja feliĉvizaĝa araneo, Theridion grallator, kelkaj kolorskemoj estas en proporcio kiu ŝajnas resti konstanta, kaj tio malfaciligas ke la predantoj agnosku la speciojn. Plej araneoj estas nesufiĉe danĝeraj aŭ nebongustaj por ke avertokoloraro havigu multan profiton. Tamen, malmultaj specioj kun povegaj venenoj, grandaj makzeloj aŭ iritantaj haroj havas makulojn de avertaj koloroj, kaj kelkaj aktive memmontras tiujn kolorojn okaze de minaco.[15][20]

Multaj el la familio de Terafosedoj, kiu inkludas tarantulojn kaj simiaraneojn, havas brulharojn en siaj abdomenoj kaj uzas siajn krurojn por frapi siajn atakantojn. Tiuj haroj estas fajnaj ĥetoj (haroj) kun rompiĝemaj bazoj kaj strioj de pikiloj pinte. Tiuj pikiloj okazigas intensan iriton sed ne estas pruvaro ke ili portas ajnan tipon de veneno.[21] Kelkaj defendas sin kontraŭ vespoj inklude per retoj de tre fortikaj fadenoj en siaj retoj, kio havigas al la araneo tempon por fuĝi dum la vespoj estas luktantaj kontraŭ baroj.[22] La ora tornil-araneo, Carparachne aureoflava, el la Namibia dezerto fuĝas el parazitaj vespoj rulante siaflanke kaj korporadumante suben laŭ sablo-dunoj.[23]

Sociaj araneoj redakti

Kelkaj aranespecioj kiuj konstruas retojn vivas kune en grandaj kolonioj kaj montras socian kondutaron, kvankam ne tiom komplekse kiel en sociaj insektoj. La aranespecio Anelosimus eximius (en la familio Teridiedoj) povas formi koloniojn de ĝis 50,000 individuoj.[24] La genro Anelosimus havas fortan tendencon al sociemo: ĉiuj konataj amerikaj specioj estas sociemaj, kaj specioj de Madagaskaro estas almenaŭ iome sociemaj.[25] Membroj de aliaj specioj en la sama familio sed de kelkaj diversaj genroj havas sendepende disvolvigitan socian kutimaron. Por ekzemplo, kvankam Theridion nigroannulatum apartenas al genro sen aliaj sociemaj specioj, T. nigroannulatum konstruas koloniojn kiuj povas enhavi kelkajn milojn da individuoj kiuj kunlaboras en predokapto kaj kunhavas manĝon.[26] Aliaj komunumemaj araneoj estas specioj de la genro Philoponella (familio Uloboredoj), Agelena consociata (familio Agelenedoj) kaj Mallos gregalis (familio Diktinedoj).[27] Sociemaj predantaj araneoj bezonas defendi sian predon kontraŭ kleptoparazitoj ("ŝtelistoj"), kaj grandaj kolonioj estas pli sukcesaj en tio.[28] La herbovora araneo Bagheera kiplingi vivas en malgrandaj kolonioj kio helpas protekti ovojn kaj araneidojn.[6]vidvinaraneoj (genro Latrodectus), kiu estas rimarkinde kanibala, formas malgrandajn koloniojn en kaptiveco, kunhavante retojn kaj kunmanĝante.[29]

Retotipoj redakti

 
La granda aranereto de Araneus diadematus (Eŭropa ĝardena araneo).
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Aranereto.

Ne estas konsistanta rilato inter la klasigo de araneoj kaj la tipoj de retoj kiujn ili konstruas: specioj de la sama genro povas konstrui tre similajn aŭ rimarkinde tre diferencajn retojn. Ankaŭ ne estas multa korespondo inter la araneklasigo kaj la kemia kompono de ties silkoj. Konverĝa evoluo en retokonstruado, alivorte uzado de similaj teknikoj fare de tre malproksime rilataj specioj, estas notinda. Araneretaj desegnoj kaj la teksokutimaroj kiuj produktas ilin estas plej bone komprenataj. La baza radia-poste-spirala sekvenco videbla en retoteksado kaj la sento de direkto postulita por konstrui ilin povas esti heredataj el komunaj prauloj de plej el la aranegrupoj.[30] Tamen, la majoritato de araneoj konstruas nerondajn retojn. Kutime oni supozas ke la glueca rondoforma reto estas evolucia plinovaĵo rezulta en la diversigo de abla klado Orbiculariae. Nune, tamen, ŝajnas ke nerondoformoretaj araneoj estas subgrupo kiu evoluciis el rondoformoretaj araneoj, kaj ke nerondoformoretaj araneoj havas ĉirkaŭ 40% pli da specioj kaj estas kvar foje tiom abundaj kiom rondoformoretaj araneoj. Ties pli granda sukceso povis okazi ĉar vespoj de la familio de Sfecedoj, kiuj estas ofte la dominantaj predantoj de araneoj, multe preferaas ataki araneojn kiuj havas ebenajn retojn.[31]

Evoluo redakti

Taksonomio redakti

Taksonomiistoj redakti

Lamarko konsideris la araknoidojn kiel sesa klaso de organizo de animaloj el la plej simplaj (infuzorioj, polipoj, radiuloj, vermoj kaj insektoj) al la plej perfekta (la homo). Li difinis la araknoidojn kiel jam ovonaskaj sed ne metamorfozaj, kun skizo de cirkulado, kiel pli revolucia novigo.[32]

Carl Alexander Clerck kolektis kaj kategoriigis grandan nombron de araneuloj, kaj publikigis ĝin kune kun pli ĝeneralaj observoj pri morfologio kaj kutimaro de araneoj, en sia verko Svenska Spindlar ("svedaj araneoj", 1757, konata ankaŭ laŭ sia latina subtitolo, Aranei Suecici). Pro la escepta serioza traktado de araneaj specioj, la sciencaj nomoj proponitaj de Clerck en Svenska Spindlar (kiuj estis adoptitaj de Carl Linnaeus en sia Systema Naturae en 1758 kun nur minoraj modifoj) estis tradicie agnoskitaj de araneologoj kiel dunomaj kaj disponeblaj, poste tio estis oficiale agnoskita en la Internacia Kodo de Zoologia Nomenklaturo.[33] Tio signifas ke en okazo de dubo la literumado de aranea nomo laŭ la verko de Clerck de 1757 havas prioritaton super tiu proponita de Lineo en 1758 (ekzemplo estas Araneus anstataŭ Aranea), kaj ke la arameoj de Clerck estis la unuaj animaloj en moderna zoologio kiu akiris disponeblan sciencan nomon en la Linea sistemo. La nomo de la unua specio kiu akiris disponeblan sciencan nomon en la dunoma sistemo estis Araneus angulatus.

La taksonomio kaj klasigo de araneoj ne ankoraŭ finis. Tiom ĵuse kiom ĝis 2017 oni malkovris novan specion kaj fakte novan genron de giganta araneo en Baja California nome Califorctenus cacachilensis aŭ vaganta araneo de la Sierra de las Cacachilas de grando de tarantulo kaj venena kvankam ne mortiga por homoj. Fakte la esploristoj jam malkovris tiun araneon en 2013, sed nur en 2017 ili jam interkonsentis pri ties klasigo kaj publikigis la rezultojn en prestiĝa taksonomia gazeto Zootaxa.[34]

Araneoj kaj homoj redakti

La rigardoj de la diversaj homaj socioj al araneoj miksas kontrastajn vidpunktojn. Unuflanke oni admiras la teknologian kapablon de konstruistoj de araneretoj, kiuj estas alte taksataj el rezista konsidero, kio kondukis al sciencaj studoj cele al imitado de ties produktado, kaj ankaŭ el stetika rigardo. Aliflanke tradicie oni montris araneojn ligitajn al mistero (pro ties predaj kapabloj, foje kontraŭ danĝeraj insektoj) kaj al abandono kaj malpuro okaze de abandonitaj loĝejoj. Tiukadre ili ofte aperas en teruraj rakontoj, timofilmoj ktp. Ekzemple la ĉapitro 8a Muŝoj kaj araneoj de La Hobito de J.R.R. Tolkien, kie la ĉefrolulo Bilbo unue mortigas gigantan araneon kiu estis kaptanta lin kaj poste savas la gnomajn kompanojn, kiuj estis kaptitaj de multaj araneoj, pere de arda batalego en kiuj partoprenas ankaŭ la gnomoj.[35]

Araneofobio (greke αραχνοφοβία) estas vaste disvastiĝinta kaj ĝenerala konata fobio, kiu rezultas en patologia timo de araneoj fare de la fobiano.

Aranepikoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Aranepiko.
 
Anglalingva bildo pri simptomoj asociaj kun venenaj aranepikoj[36]

Kvankam araneoj estas amplekse timataj, nur kelkaj specioj estas danĝeraj al la personoj.[37] Araneoj pikas personojn nur okaze de mem-defendo, kaj kelkaj produktas efikojn pli danĝerajn ol tiuj de moskitopiko aŭ abel-piko.[38] Plej el tiuj povas okazigi medicine danĝerajn pikaĵojn, kiaj la angularaenoj kaj la vidvinaraneoj, kiuj preferas fuĝi kaj pikas nur okaze de kaptitaĵo, kvankam tii povas okazi facile hazarde.[39][40] La defendaj taktikoj de funelretaj araneoj inkludas dentomontron kaj ties veneno, kvankam ili rare injektas multon, rezultis en 13 konataj homaj mortigoj dum ĉirkaŭ 50 jaroj.[41] Ili estis konsiderataj la plej danĝeraj araneoj en la mondo laŭ klinika kaj veneneca vidpunktoj,[37] kvankam tiu atribuo estis indikita ankaŭ al la Brazila vagaraneo, pro multe plej ofta nombro de hazardaĵoj.[42]

Estas ĉirkaŭ 100 fidindaj registritaj mortigoj pro aranepikoj en la 20a jarcento,[43] kompare al ĉirkaŭ 1 500 el pikiloj de meduzoj.[44] Multaj aluditaj okazoj de aranepikoj povas eeti malĝustaj diagnozoj,[45] kio povas malfaciligi la ekzamenojn de la efiko de traktado de veraj aranepikoj.[46]

Aranescienco redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Araneologio.

Araneologio (de la greka vorto αραχνη, araĥne, signifante araneo) estas la kampo de zoologia esplorado de araneoj kaj rilataj organismoj kiel skorpioj, skorpiosimilaj, Opiliones (rikoltistoj), nomataj kiel grupo Araneoidoj. La studo de iksodoj kaj (dompolvaj) akaroj ne estas inkludita en araneologio, kaj estas konata kiel akrologio. Sciencistoj kiuj studas araneojn estas nomitaj araneologoj.

Bildgalerio redakti

Referencoj redakti

  1. Sebastian PA & Peter KV (eld.). (2009) Spiders of India. Universities Press/Orient Blackswan. ISBN 978-81-7371-641-6 [1][rompita ligilo] Alirita la 6an de Junio 2016.
  2. [2] Alirita la 6an de Junio 2016.
  3. "Currently valid spider genera and species". World Spider Catalog. Natural History Museum Bern. [3] Arkivigite je 2020-11-25 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 2015-11-27.
  4. Foelix, Rainer F. (1996). Biology of Spiders. 198 Madison Ave. NY, New York, 10016: Oxford University Press. p. 3. ISBN 0-19-509593-6.
  5. (2009) “Herbivory in a spider through exploitation of an ant–plant mutualism”, Current Biology 19 (19), p. R892–3. doi:10.1016/j.cub.2009.08.049. 
  6. 6,0 6,1 Meehan, C. J., Olson, E. J. kaj Curry, R. L. 21a de Aŭgusto 2008 Exploitation of the Pseudomyrmex–Acacia mutualism by a predominantly vegetarian jumping spider (Bagheera kiplingi) 93rd ESA Annual Meeting [4] Arkivigite je 2019-12-01 per la retarkivo Wayback Machine alirita la 2008-10-10
  7. 7,0 7,1 Jackson, R. R. (2001). “Jumping spiders (Araneae: Salticidae) that feed on nectar”, J. Zool. Lond. (PDF255, p. 25–29. doi:10.1017/S095283690100108X.  Arkivigite je 2009-03-18 per la retarkivo Wayback Machine
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 Ruppert, 571–584.
  9. (2003) “Adaptations to an aquatic life may be responsible for the reversed sexual size dimorphism in the water spider, Argyroneta aquatica”, Evolutionary Ecology Research (PDF) 5 (1), p. 105–117. Alirita 2008-10-11.. 
  10. (1987) “Web manipulation and two stereotyped attack behaviors in the ogre-faced spider Deinopis spinosus Marx (Araneae, Deinopidae)”, Journal of Arachnology (PDF) 15, p. 213–225. Alirita 2008-10-11.. 
  11. Eberhard, W. G. (1977). “Aggressive Chemical Mimicry by a Bolas Spider”, Science (PDF) 198 (4322), p. 1173–1175. doi:10.1126/science.198.4322.1173. Alirita 2008-10-10..  [rompita ligilo]
  12. Eberhard, W. G. (1980). “The Natural History and Behavior of the Bolas Spider, Mastophora dizzydeani sp. n. (Araneae)”, Psyche 87 (3–4), p. 143–170. doi:10.1155/1980/81062. Alirita 2008-10-10.. 
  13. (1997) “Adult male bolas spiders retain juvenile hunting tactics”, Oecologia 112 (4), p. 572–576. doi:10.1007/s004420050347. 
  14. Coddington, J. A. & Levi, H. W. (1991). "Systematics and Evolution of Spiders (Araneae)". Annu. Rev. Ecol. Syst. 22: 565–592. doi:10.1146/annurev.es.22.110191.003025.
  15. 15,0 15,1 Oxford, G. S.; Gillespie, R. G. (1998). "Evolution and Ecology of Spider Coloration". Annual Review of Entomology. 43: 619–643. doi:10.1146/annurev.ento.43.1.619. PMID 15012400.
  16. 16,0 16,1 (2002) “Jumping Spider Tricksters”, Bekoff, M.: The Cognitive Animal: Empirical and Theoretical Perspectives on Animal Cognition. MIT Press, p. 27–34. ISBN 0-262-52322-1.
  17. Harland, D. P. & Jackson, R. R. (2000). ""Eight-legged cats" and how they see — a review of recent research on jumping spiders (Araneae: Salticidae)" (PDF). Cimbebasia. 16: 231–240. [5] 2008-10-11. Eble jam ne valida ligilo.
  18. Harland, D. P. & Jackson, R. R. (2000). ""Eight-legged cats" and how they see — a review of recent research on jumping spiders (Araneae: Salticidae)" (PDF). Cimbebasia. 16: 231–240. Retrieved 2008-10-11.
  19. (1993) “Myrmecomorphy: Morphological and Behavioral Mimicry of Ants”, Annual Review of Entomology 38, p. 351–377. doi:10.1146/annurev.en.38.010193.002031. 
  20. Different smiles, single species. University of California Museum of Paleontology. Alirita 2008-10-10.
  21. Cooke, J. A. L., Roth, V. D., and Miller, F. H. . “The urticating hairs of theraphosid spiders”, American Museum Novitates (2498). Alirita 2008-10-11.. 
  22. (2001) “Silk Mediated Defense by an Orb Web Spider against Predatory Mud-dauber Wasps”, Behaviour 138 (2), p. 155–171. doi:10.1163/15685390151074357. 
  23. Armstrong, S. (1990-07-14). “Fog, wind and heat — life in the Namib desert”, New Scientist. Alirita 2008-10-11.. 
  24. Vollrath, F. (1986). “Eusociality and extraordinary sex ratios in the spider Anelosimus eximius (Araneae: Theridiidae)”, Behavioral Ecology and Sociobiology 18 (4), p. 283–287. doi:10.1007/BF00300005. 
  25. (2005) “Madagascar: an unexpected hotspot of social Anelosimus spider diversity (Araneae: Theridiidae)”, Systematic Entomology 30 (4), p. 575–592. doi:10.1111/j.1365-3113.2005.00289.x. 
  26. Avilés, L., Maddison, W. P. and Agnarsson, I. (2006). “A New Independently Derived Social Spider with Explosive Colony Proliferation and a Female Size Dimorphism”, Biotropica 38 (6), p. 743–753. doi:10.1111/j.1744-7429.2006.00202.x. 
  27. Matsumoto, T. (1998). “Cooperative prey capture in the communal web spider, Philoponella raffray (Araneae, Uloboridae)”, Journal of Arachnology (PDF) 26, p. 392–396. Alirita 2008-10-11.. 
  28. Cangialosi, K. R. (1990). “Social spider defense against kleptoparasitism”, Behavioral Ecology and Sociobiology 27 (1). doi:10.1007/BF00183313. 
  29. Bertani, R., Fukushima, C. S., and Martins, R. (2008). “Sociable widow spiders? Evidence of subsociality in LatrodectusWalckenaer, 1805 (Araneae, Theridiidae)”, Journal of Ethology 26 (2), p. 299–302. doi:10.1007/s10164-007-0082-8. 
  30. Eberhard, W. G. (1990). “Function and Phylogeny of Spider Webs”, Annual Review of Ecology and Systematics (PDF) 21, p. 341–372. doi:10.1146/annurev.es.21.110190.002013. Alirita 2008-10-15.. 
  31. Agnarsson, I. (2004). “Morphological phylogeny of cobweb spiders and their relatives (Araneae, Araneoidea, Theridiidae)”, Zoological Journal of the Linnean Society 141 (4), p. 447–626. doi:10.1111/j.1096-3642.2004.00120.x. 
  32. Lamarko (Lamarck), Filozofio zoologia, 1809. SAT-Broŝurservo, 1987. Tradukis Valo. (paĝo 123).
  33. ICZN Code Art. 3.1
  34. Descubierta en Baja California una especie de araña gigante nunca antes vista, El País, Madrido, 17a de Aprilo 2017. [6] Konsultita la 17an de Aprilo 2017
  35. J.R.R. Tolkien, La hobito aŭ tien kaj reen, esperantigis Christopher J. Gledhill kaj William Auld (poezio), eldonis Sezonoj 2000, Jekaterinburg, 224 p. pp. 114-121.
  36. Spider Bite Symptoms and First Aid By Rod Brouhard, About.com. Ĝidatigita: 19a de oktobro, 2008
  37. 37,0 37,1 (2008) “Medical Aspects of Spider Bites”, Annual Review of Entomology 53, p. 409–29. doi:10.1146/annurev.ento.53.103106.093503. 
  38. Spiders. Illinois Department of Public Health. Alirita 2008-10-11.
  39. (2002) “An infestation of 2,055 brown recluse spiders (Araneae: Sicariidae) and no envenomations in a Kansas home: implications for bite diagnoses in nonendemic areas”, Journal of Medical Entomology 39 (6), p. 948–51. doi:10.1603/0022-2585-39.6.948. 
  40. Widow Spiders. Department of Entomology, Virginia Tech. Arkivita el la originalo je 2008-10-18. Alirita 2008-10-11. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-10-18. Alirita 2017-04-06.
  41. Funnel web spiders. Australian Venom Research Unit. Arkivita el la originalo je 2008-10-09. Alirita 2008-10-11.
  42. Pub chef bitten by deadly spider. BBC (2005-04-27). Alirita 2008-10-11.
  43. Diaz, J. H. (August 1, 2004). “The Global Epidemiology, Syndromic Classification, Management, and Prevention of Spider Bites”, American Journal of Tropical Medicine and Hygiene 71 (2), p. 239–250. 
  44. Williamson, J. A., Fenner, P. J., Burnett, J. W., and Rifkin, J.. (1996) Venomous and Poisonous Marine Animals: A Medical and Biological Handbook. UNSW Press, p. 65–8. ISBN 0-86840-279-6.
  45. Nishioka, S de A. (2001). “Misdiagnosis of brown recluse spider bite”, Western Journal of Medicine 174 (4), p. 240. doi:10.1136/ewjm.174.4.240. 
  46. Isbister GK (2001). “Spider mythology across the world”, Western Journal of Medicine 175 (4), p. 86–7. doi:10.1136/ewjm.175.2.86. 

Literaturo redakti

  • Lamarko (Lamarck), Filozofio zoologia, 1809. SAT-Broŝurservo, 1987. Tradukis Valo.
  • Carl Alexander Clerck, Svenska spindlar uti sina hufvud-slägter indelte samt under några och sextio särskildte arter beskrefne och med illuminerade figurer uplyste, på kongl. vetensk. societ. i Upsala befallning utgifne. Stockholm. 1757. Libris 2413265
  • Deeleman-Reinhold, Christa L. (2001). Forest Spiders of South East Asia: With a Revision of the Sac and Ground Spiders. Brill Publishers. ISBN 9004119590.
  • Ruppert, E. E., Fox, R. S. kaj Barnes, R. D. (2004). Invertebrate Zoology (7 ed.). Brooks / Cole. ISBN 0-03-025982-7.
  • Bilger, Burkhard (5a de Marto 2007). "Spider Woman". The New Yorker. A Reporter at Large (column): 66–73.
  • Bristowe, W. S. (1976). The World of Spiders. Taplinger Publishing Company. ISBN 0-8008-8598-8. OCLC 256272177.
  • Crompton, John (1950). The Life of the Spider. New York: Mentor. OCLC 1979220.
  • Hillyard, Paul (1994). The Book of the Spider: From Arachnophobia to the Love of Spiders. New York: Random House. ISBN 0-679-40881-9. OCLC 35231232.
  • Kaston, B. J.; Elizabeth Kaston (1953). How to Know the Spiders; Pictured-Keys for Determining the More Common Spiders, with Suggestions for Collecting and Studying Them (1a eld.). Dubuque, Iowa: W. C. Brown Company. OCLC 628203833.
  • Main, Barbara York (1975). Spiders. Sydney: Collins. ISBN 0-00-211443-7. OCLC 123151744.
  • Wise, David A. (1993). Spiders in Ecological Webs. Cambridge studies in ecology. Cambridge, UK: Cambridge University Press. ISBN 0-521-32547-1. OCLC 25833874.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Spider en la angla Vikipedio.