Araneus diadematus

La aranespecio Araneus diadematus estas ofte nomata Eŭropa ĝardena araneo, diademaraneo, krucaraneo, aŭ kronaraneo. Ĝi estas araneo kiu konstruas rondoformajn retojn kiu troviĝas en Eŭropo kaj Nordameriko.

La granda aranereto de Araneus diadematus (Eŭropa ĝardena araneo).

Teritorio redakti

A. diadematus troviĝas tra Eŭropo kaj tra Nordameriko, el suda Kanado al Meksiko, kaj el Brita Kolumbio al Novtero.[1][2]

Grando kaj markoj redakti

 
Ventra vido.
Pariĝinta masklo estas konsumata de ino (filmeto, 1m 38s).

La koloro de la individuaj araneoj povas gami el tre hela flava al tre malhela griza, sed ĉiuj A. diadematus havas blankecajn makuletojn tra la dorsa abdomeno, kun kvar aŭ pliaj segmentoj formanta krucon, kio estas tialo por alternativa komuna nomo. Tiuj markoj estas formataj de ĉeloj plenigitaj per guanino, kiu estas kromprodukto de proteina metabolo.[3]

Inaj plenkreskuloj gamas laŭ longo el 6.5 al 20 mm, dum maskloj gamas el 5.5 al 13 mm.[4] Foje la ino manĝas la masklon tuj post la pariĝado (Vidu filmeton dekstre.)

Referencoj redakti

  1. Cross Orbweaver; at BugGuide online; [1] Alirita la 5an de Aprilo 2017.
  2. Cross Spider, Washington NatureMapping Project [2] Alirita la 5an de Aprilo 2017.
  3. Rainer F. Foelix (1992). Biologie der Spinnen [Biology of the Spiders] (in German). Stuttgart: Thieme. ISBN 3-13-575802-8.
  4. Cross Orbweaver, Penn State Entomology [3] Alirita la 5an de Aprilo 2017.