Arariboia (? - 1589)[1] estis estro de la tribo temiminó, tupia indiĝena grupo kiu loĝis en la brazila marbordo dum la 16-a jarcento. Li helpis la portugalojn dum la konkero de la Guanabara Golfo kontraŭ la tamoioj kaj la francoj en 1567. Kiel premio, la portugaloj donis ejon al li ĉirkaŭ la eniro de la golfo, kie hodiaŭ lokiĝas la urbo Niterói. Arariboia estas rigardata kiel fondinto de ĉi tiu urbo.

Arariboia
Statuo de Arariboia
Statuo de Arariboia
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1519 (1519-11-30)
en Ilha do Governador,  Kolonia Brazilo
Morto 1589
en Niterói,  State of Brazil
Religio katolikismo vd
Profesio
Okupo batalanto • kaciko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia nomo, tupie araryboîa, estis la loka nomo por la serpenta specio Corallus caninus.[2]

Referencoj redakti

  1. BUENO, E. Brasil: uma história. 2-a eldono. São Paulo. Ática. 2003. p. 79.
  2. NAVARRO, E. A. Dicionário de tupi antigo: a língua indígena clássica do Brasil. São Paulo. Global. 2013. p. 60.