Arbalaŭdo (Lullula arborea) estas alaŭdo de Eŭropo, tio estas birdospecio de la familio de Alaŭdedoj kaj la ununura en sia genro Lullula. Ĝia genra nomo elvokas ĝian belan tipan kanton, dolĉan kaj plendeman, kiun ĝi eligas el altaĵoj foje superaj je 100 metroj kaj de tie devenas la specifa nomo, ĉar vere la specio ne multe ĉeestas arbojn, sed ja altaĵojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arbalaŭdo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Alaŭdedoj Alaudidae
Genro: Arbalaŭdo Lullula
Specio: Arbalaŭdo Lullula arborea
Linnaeus 1758
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Migrado  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    Disvastiĝo redakti

    Tiu palearktisa specio reproduktiĝas tra plej parto de Eŭropo, Meza Oriento en Azio kaj montaroj de norda Afriko. Ĝi estas ĉefe nemigranta en la okcidenta parto de sia teritorio, sed orientaj populacioj de tiu paserina specio estas pli migrantaj, translokiĝante iome suden vintre. Eĉ en pli milda okcidento de sia teritorio, multaj birdoj moviĝas suden vintre. Ties konvena medio, aŭ Biotopo estas malfermaj terenoj (kiel erikejoj) kunarbaj, kaj aliaj maldensaj arbaroj, precipe kun pinoj kaj kun acida grundo, kiel ekzemple ĉe Cantal.

    Priskribo redakti

     
    Arbalaŭdo supre kaj Stepalaŭdo malsupre
    Lullula arborea

    Temas pri 13.5–15 cm longa birdo de malferma erikejo kun iom da arboj. Kiel multaj aliaj alaŭdoj, temas pri ne facile distingebla specio surgrunda, ĉefe bruna supre kaj pli pala sube, sed kun distingaj blankaj strioj superokulaj kiuj kuniĝas ĉe nuko. Dumfluge ĝi montras mallongajn voston kaj larĝajn flugilojn. La vosto montras iom da blankaj angulpintoj, sed malkiel ĉe la Kampalaŭdo, la vostobordo kaj la bordoj de la flugiloj ne estas blankaj, sed en tiuj bordoj de la flugiloj videblas eta nigroblanka makulo.

    Diferencoj inter la kampalaŭdo kaj la arbalaŭdo redakti

    Ambaŭ specioj estas tre similaj, nome ĉefe brunaj supre kaj pli palaj sube. Ambaŭ estas striitaj supre kaj en brusto -sub hela gorĝo-, sed la brustaj strioj de la kampalaŭdo estas pli klare markitaj malhele surhelbrune, dum ĉe la arbalaŭdo la striita parto markiĝas sur pli blankeca fono. La kampalaŭdo havas pli fortikan bekon kornokoloran, dum la arbalaŭdo havas pli sveltan kaj malhelan bekon. La kampalaŭdo havas kreston ne ĉiam videblan, sed ĉe la arbalaŭdo apenaŭ videblas; krome la kampalaŭdo havas pli malhelan kronon kie la strio apenaŭ markiĝas, dum ĉe la arbalaŭdo la strioj estas pli markitaj, kaj same la hela strio superokula, kiu krome ĉe la arbalaŭdo kuniĝas ennuke kun la aliflanka. La arbalaŭdo havas nigroblankan makulon en bordo de flugiloj, dum la kampalaŭdo ne. Dumfluge tiu makulo videblas kiel kubuta malhela makulparto inter blankaj punkto kaj strio; same videblas la hela superokula strio. Ambaŭ specioj montras brunan voston pli hele centre kaj malhele ekstere kaj blanke enborde, sed ĉe la kampalaŭdo estas blankaj la tutaj bordoj, dum ĉe la arbalaŭdo nur la anguloj; krome ĉe la kampalaŭdo estas videblaj dumfluge ankaŭ la blankaj malantaŭaj bordoj de flugiloj, ĉe la arbalaŭdo tio ne ekzistas.

    Kutimoj redakti

     
    Lullula arborea

    La neston oni faras surgrunde, kie la ino demetas ĝis 6 ovojn. La manĝo ĉefe por idoj ricevas suplementon el insektoj dum la reprodukta sezono.