La Arbara anseroNēnē-nui (havaja: "Granda Nene") aŭ Arbariranta ansero (rekta traduko de la latina scienca nomo Branta hylobadistes) estas formortinta specio de ansero kiu iam loĝis en Maui kaj eble (aŭ plej proksima rilata specio) en Kauai, Oahu kaj eble en Molokai en Havajo. Ĝi estas konata el granda nombro de subfosiliaj ostoj (kelkaj miloj da ostoj el multaj dekduoj de individuoj) trovitaj en kavaj kuŝejoj el Holoceno.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arbara ansero aŭ Nēnē-nui
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Branta
Specio: B. hylobadistes
Branta hylobadistes
(Storrs L. Olson & Helen F. James, 1991)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Evoluo redakti

La Arbara ansero (kun la endanĝerita Nēnē kaj la formortinta Giganta havaja ansero) evoluis el la Kanada ansero kiu migris al tiu insularo antaŭ duono da milionoj da jaroj kaj adaptiĝis al la tropika medio de Pacifiko. Tiun evoluon pruvas kaj genetikaj similecoj kaj ekstera aspekto. Ekzemplo de tio estas ke la Kanada anseroj havas nigrajn kolojn, dum la survivanta nēnē estas simila je tio ke ili havas la flankojn kaj antaŭan parton de kolo sablokoloraj kun malhelaj faltoj [1]. Sciencistoj konkludis ankaŭ, ke la du ĉefaj tialoj por akcepti tiun evoluon estas la perdo de migrado same kiel la ŝanĝo en habitato, kiuj eventuale kondukis al la ŝanĝo en enverguro kaj en longo de kranioj kaj bekoj.

Kompreneble la aspekto de la Arbara ansero dum vivo estas nekonata, sed oni povas supozi, ke ĝi estis simila al sia nuna parenco, ĉar la ansero de la genro Branta kunhavas plej plumarajn karakterojn. La ĉefaj diferencoj ĉe la Nēnē estis ke ĝi estis ĉirkaŭ 5% pli grandaj, dum la ostoj de la flugosistemo estus malpliaj laŭ longe je ĉirkaŭ sama kvanto. Estis, tamen, multa variado laŭ grando de flugilostoj kaj de la propra birdo; kaj kelkaj malgrandaj specimenoj havis multe pli malgrandajn flugilojn.

Je ties formorto, la Arbara ansero estis en intermeza stadio de evoluo al senflugeco: la abundo de materialo sugestas, ke en la sama populacio, estis individuoj kun malpliiganta aŭ marĝena flugkapablo al neflugaj individuoj kun tre malgrandaj flugiloj. Tiele la Arbara ansero estas la ununura specio kie la proceso iĝi nefluga estas dokumentata de fakta paleontologia pruvo, pli ol ĝuste la fina rezulto. Oni povas supozi, ke la reprodukta izolado inter la Nēnē-nui kaj la Nēnē estis ne tute kompleta, permesante la introgradadon de aleloj de Nēnē (la survivanta specio estas ankoraŭ forta fluganto, sed ne plu kapabla de longdistanca migrado) kaj subtenante la intermezan staton por pli longa daŭro ol kutime.

Ununura skeleto de simila birdo troviĝis en Kauai, kaj multaj pliaj en Oahu; tiu lasta ŝajne intermeza inter la Nēnē-nui kaj la Nēnē. Ĉar la rilataro de tiuj formoj ne estis certigita, ili ne estis formale atribuitaj al B. hylobadistes. Ne oni trovis materialon de tiu specio en Molokai; tamen la lokoj kie oni trovis ostojn de formortintaj birdoj en tiu insulo estas en la arida zono kaj de tio oni esperus malverŝajne ostojn de akvobirdoj en tiaj lokoj.

Formorto redakti

Per simila maniero al laŭ kiu tio okazis en aliaj pacifikaj insuloj dun tiu epoko (la periodo Holoceno), la Arbara ansero (same kiel plej el ties parencoj kaj la lokaj anasoj, kiaj la Moa-naloj) iĝis formortintaj tuj post la homa setlado ĉe Havajo; nome fine de la unua jarmilo de nia epoko, ili preskaŭ certe estis jam malaperintaj.

Referencoj redakti

  • Helen Frances James kaj Storrs L. Olson (1991): Descriptions of thirty-two new species of birds from the Hawaiian Islands: Part I. Non-passeriformes. AOU Ornithological Monographs 45: 42-47.
  • Paxinos, Ellen E. et al. (2002): mtDNA from fossils reveals a radiation of Hawaiian geese recently derived from the Canada goose (Branta canadensis). PNAS 99 (3): 1399-1404 Free HTML/PDF plena teksto Arkivigite je 2008-04-11 per la retarkivo Wayback Machine.

Eksteraj ligiloj redakti