Arbaroj de Sunda Lando sur Kerangas

La arbaroj de Sunda Lando sur kerangas estas speciala tipo de la biomo tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj, kiuj troviĝas en Borneo, insulo partigita inter Brunejo, Indonezio kaj Malajzio. Tiu tipo de arbaroj konstituas tersupraĵan ekoregionon el la sundalanda-filipina ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF), kaj ankaŭ ekzistas en la indoneziaj insuloj de Belitung kaj Bangka, kiuj situas okcidente de Borneo. La ekoregiono situas en Sunda Lando, biodiverseco-riĉaĵejo laŭ la organizaĵo Naturprotekto Internacie.

Arbaroj de Sunda Lando sur Kerangas
ekoregiono
ekoregiono • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandojIndonezio, Malajzio
Koordinatoj1° 0′ 0″ N, 114° 0′ 0″ O (mapo)1114Koordinatoj: 1° 0′ 0″ N, 114° 0′ 0″ O (mapo) [+]

Areo76 130 km² (7 613 000 ha)

Biomoj de regionoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj

Arbaroj de Sunda Lando sur Kerangas (Tero)
Arbaroj de Sunda Lando sur Kerangas (Tero)
Situo de la ekoregiono
Map
Arbaroj de Sunda Lando sur Kerangas
vdr
Kerangas-arbaro en Nacia Parko Bako, Saravako, Malajzio. Nepenthes rafflesiana grimpanta en arbusto.

Priskribo redakti

Angle oni nomas tiaj tropikaj arbaroj heath forests aŭ, laŭvorte tradukite, erikejaj arbaroj. Ili tute ne konsistas el erikacoj sed en iu maniero havas erikejan formon, precipe post troa homa perado.

La vorto kerangas signifas "grundo kie rizo ne povas kreski", kaj originas el la Iban lingvo apartenante al la aŭstronezia lingvaro. Kerangas sinonimas al acidaj sablaj grundoj kiuj rezultas el la siliciaj patrin-rokoj de la areo. Daŭre akve ellavitaj arbaroj sur kerangas estas konataj kiel kerapah arbaroj. Al la sabla grundo de la arbaroj sur kerangas ofte mankas nutraĵaj elementoj; ĝenerale oni akceptas ke azoto estas la elemento kiu pleje mankas en tiuj ĉi arbaroj. Tio kontrastas al multaj aliaj malaltaĵaraj pluvarbaroj kie fosforo estas konsiderata kiel mankanta.

Pli freŝdata hipotezo, proponita far Proctor [1], estas ke tiuj arbaroj kreskas sur grundoj kiuj estas altgrade acidaj, tiel ke hidrogen-jona veneneco malebligas kreskadon de neadaptitaj specioj.

Flaŭro redakti

 
Situo de la tropikaj humidaj arbaroj en la mondo.

La ekoregiono distingiĝas de la ĉirkaŭantaj malaltaĵaraj pluvarbaroj de Borneo rilate al konsisto, strukturo, teksturo kaj koloro. La arbaroj de Sunda Lando sur Kerangas havas malaltan, unuforman kanopeon, kun densa subarbaraĵo kaj riĉa kreskado de muskoj kaj epifitoj.

Multaj arbaj kaj herbaj specioj en la nutraĵ-malriĉaj arbaroj de la ekoregiono estas disvolvintaj nekonvenciajn manierojn por trovi siajn nutraĵajn elementojn. Iuj arbaj specioj (Gymnostoma nobile, ekzemple) uzas rizobiojn ( bakteriojn kiuj fiksas azoton en la grundo ) en siaj radikaj tuberetoj.

Mirmekofitoj, inkluzive de Myrmecodia spp. kaj Hydnophytum spp., estas arbaj specioj kiuj disvolviĝas simbiozajn asociojn kun formikoj por obteni siajn nutraĵajn elementojn. Aliaj plantoj, inkluzive de Nepenthes spp., droseroj (Drosera ssp.), kaj Utricularia ssp., estas karnovoraj, kaptante kaj digestante insektojn.

La ekoregiono estas karakterizata de multaj plantoj de aŭstralazia origino, inkluzive de arboj de la familioj mirtacoj kaj kasuarinacoj kaj la gimnospermoj el la Suda duonsfero : agatido (Agathis), podokarpo (Podocarpus), kaj dakridio Dacrydium.

Referencoj redakti

  1. Proctor, J. 1999

Bibliografio redakti

  • angle Proctor, J. 1999 : Heath forests and acid soils. Botanical Journal of Scotland 51, 1-14.
  • angle Wikramanayake, Eric; Dinerstein, Eric; Loucks, Colby J.; et al. 2002 : Terrestrial Ecoregions of the Indo-Pacific: a Conservation Assessment. Island Press, Washington, DC.

Vidu ankaŭ redakti


Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
IM0101 Andamaj pluvarbaroj   Barato
IM0102 Borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj   Indonezio,   Malajzio
IM0103 Borneaj montaraj pluvarbaroj   Brunejo,   Indonezio,   Malajzio
IM0104 Borneaj torfeaj marĉarbaroj   Indonezio
IM0105 Kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo   Barato
IM0106 Kardamom-Montaraj pluvarbaroj   Kamboĝo,   Tajlando,   Vjetnamio
IM0111 Barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj   Barato
IM0115 Himalajaj subtropikaj foliarbaroj   Barato,   Butano,   Nepalo
IM0118 Jiangnanaj subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj   Ĉinio
IM0120 Malsupra-gango-ebenaĵaj humidaj deciduaj arbaroj   Bangladeŝo,   Barato
IM0122 Luzonaj montaraj pluvarbaroj   Filipinoj
IM0123 Luzonaj pluvarbaroj   Filipinoj
IM0124 Malabar-marbordaj humidaj arbaroj   Barato
IM0126 Meghalajaj subtropikaj arbaroj   Barato
IM0127 Mentaŭajaj pluvarbaroj   Indonezio
IM0128 Mindanaaj montaraj pluvarbaroj   Filipinoj
IM0130 Mindoraj pluvarbaroj   Filipinoj
IM0131 Mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj   Barato,   Bangladeŝo,   Birmo
IM0134 Nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj   Barato
IM0137 Nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj   Ĉinio, Laoso,   Birmo,   Tajlando,   Vjetnamio
IM0142 Orisaj kvazaŭĉiamverdaj arbaroj   Barato
IM0143 Palavanaj pluvarbaroj   Filipinoj
IM0144 Duoninsul-malajziaj montaraj pluvarbaroj   Malajzio,   Tajlando
IM0145 Duoninsul-malajziaj turfejaj marĉarbaroj   Malajzio,   Tajlando
IM0146 Duoninsul-malajziaj pluvarbaroj   Malajzio,   Tajlando
IM0147 Ruĝ-riveraj dolĉakvaj marĉarbaroj   Vjetnamio
IM0150 Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj   Barato
IM0151 Sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj   Barato
IM0154 Srilankaj malaltaĵaraj pluvarbaroj   Srilanko
IM0155 Srilankaj montaraj pluvarbaroj   Srilanko
IM0157 Sumatraj dolĉakvaj marĉarbaroj   Indonezio
IM0158 Sumatraj malaltaĵaj pluvarbaroj   Indonezio
IM0159 Sumatraj montaraj pluvarbaroj   Indonezio
IM0160 Sumatraj torfejaj marĉarbaroj   Indonezio
IM0161 Arbaroj de Sunda Lando sur Kerangas   Indonezio
IM0163 Tenaserimaj-sudtajlandaj kvazaŭĉiamverdaj pluvarbaroj   Birmo,   Malajzio,   Tajlando
IM0172 Subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de Tajvano   Tajvano

Eksteraj ligiloj redakti