Arbeitskreis zentraler Jugendverbände

La organizaĵo Arbeitskreis zentraler Jugendverbände [e.V.] (mallongigo AzJ, germane, en Esperanto "laborrondo de centraj junularaj asocioj") estas senprofitocela asocio en Germanio, kiu fondiĝis en 1959 kaj servas kiel komuna reprezentejo de pluraj junuaraj asocioj de Germanio, kiuj agas tutlande, sed havas kompare ne tiom multajn membrojn kiom la plej grandaj junularaj asocioj, kaj tial riskas en unuopa reprezento havi malpli fortan lobiadon ol en komuna reprezento. La ligo momente konsistas el 8 samrajtaj membroasocioj de tre diversaj enhavaj fokusoj. La asocio nun plej frue membriĝinta en la ligo estas la filatelista junularo (do junaj kolektantoj de poŝtmarkoj, fakte ankaŭ de moneroj, krome de poŝtkartoj kaj aliaj publikaĵoj de la poŝta servo), kiu membriĝis en 1966. La Germana Esperanto-Junularo inter la jaroj 1968 kaj 1990 membris en la ligo kaj, se ĝi restintus en la ligo, nun estus la dua plej aĝa membro: la aktivuloj de GEJ tamen en 1990 ĝeniĝis pri la parte iom konservatismaj sintenoj de la internacia junulara interŝanĝo de iuj organizoj (aparte de la "paneŭropa junularo", el kiuj multaj membroj subtenas tuteŭropan junularan interŝanĝon glorigan al la historia modelo de la "plurlingva" mezeŭropa monarkio de Habsburgoj). La kaj okcidentgermaniaj kaj orientgermaniaj gvidantoj de GEJ tial komence de 1991 starigis alternativan ligon de kompare ne tiom multmembraj junularaj asocioj, nomatan Arbeitsgemeinschaft Neue Demokratische Jugendverbände, kiu daŭrigis la tradicion de junularaj demokratiigaj protestoj en GDR, kaj lige al tiu projekto devis malmembriĝi el AzJ, ĉar ne antaŭvidiĝus membri en du konkurantaj ligoj.[1][2] La ligo AzJ estas "korporacia membroasocio" (germane "Anschlussverband", ne plenrajta membro) de la tegmenta organizaĵo de germanaj junularaj asocioj, nomata Deutscher Bundesjugendring (DBJR), en kiu en aprilo 1991 la alternativa ligo ANDJ akceptiĝis kiel plenrajta membroasocio, sed en 1993 ankaŭ fariĝis korporacia membroasocio, samkiel AzJ. Krome la ligo AzJ membras en la germania fondaĵo de junulargastejoj (Deutsches Jugendherbergswerk, DJH), en la unuiĝo "Jugendburg Ludwigstein e.V." de junulara klerigejo en historia burgo, kaj en la fondaĵo "Wald in Not" pri ekologia protekto de la arbaroj.

Arbeitskreis zentraler Jugendverbände
emblemo
premgrupo
registrita asocio de Germanio
Komenco 1959 vd
Lando(j) Germanio vd
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr

GEJ en AzJ 1968-1990 redakti

En la 23 jaroj inter 1968 kaj 1990, en kiuj GEJ estis motora kunmembro de la ligo AzJ, multaj GEJ-funkciuloj reprezentiĝis en la kunvenoj de la ligo kaj pere de ĝi en kunvenoj de pli vastaj organizaĵoj. Plurajn jarojn la eksa GEJ-estrarano Hans-Dieter Platz estis vicprezidanto de AzJ kaj donis aldonan subtenon al la interesoj de GEJ subteni politike neŭtralan, ne partipolitikan, naciisman, komunisman aŭ kontraŭkomunisman respektive monarkiisman internacian junularan interkontaktadon je sama nivelo - aparte inter eŭropaj junuloj de la politikaj ŝtataroj de la okcidenta kaj orienta blokoj. En tio ili kontrastis al la plejparto de aliaj AzJ-membroasocioj, pli aŭ malpli konservativismaj kaj ĉiukaze malpli internaciismaj. Tamen la komuna lobiado en AzJ malfermis la pordojn al ŝtataj subvencioj por internaciaj renkontiĝoj de GEJ, unuavice la Internaciaj Seminarioj, aliaj internaciaj Esperanto-kunvenoj en Germanio kiel ekzemple la IJK 1985, sed ankaŭ financan subtenon de junaj germanaj esperantistoj en partopreno de alilandaj Esperanto-renkontiĝoj kaj sekve pliinternaciigo de ilia partoprenantaro: la ĉiujare diverslandaj Internaciaj Junularaj Kongresoj de TEJO, plej grandkvante tiuj en 1978 en Bulgario, 1980 en Finnlando, 1983 en Hungario, 1986 en Israelo kaj 1987 en Pollando (el la vidpunkto de la registaro de Germanio, aparte la renkontiĝoj inter junaj germanoj kaj israelanoj kaj inter germanoj kaj poloj estis kaj estas speciale subtenindaj), sed ankaŭ la ĉiujaraj paskaj renkontiĝoj en Italio kaj Nederlando, kaj aliaj pli malgrandaj renkontiĝoj. Plia celo de la GEJ-aktivuloj en AzJ kompreneble estis plikonatigi la praktikan aplikon de la kultura fenomeno Esperanto kaj intensigi samcelan kunlaboradon kun aliaj junularaj asocioj. La eĥo de aliaj AzJ-asocioj tamen estis multe malpli forta ol ekzemple dum la 1980-aj jaroj la intereso de novaj ekologiismaj junularaj asocioj pri Esperanto, kiu interalie kaŭzis spertigan interŝanĝon de divers-asociaj aktivuloj en eventoj de la respektive aliaj organizaĵoj, kaj komunan preparon de ekzemple la tema programo de la "priekologia" 29-a IS en 1985/1986: Aparte la pli konservativaj asocioj en AzJ emis substreki la tradician interkomprenigan rolon de la germana lingvo en "konservativisma" Mezeŭopo, kaj iuj (en kono pri la historia interplektiĝo de la germana esperantista kaj laborista movadoj) ankaŭ kontraŭis la "troan" kunlaboradon de GEJ kun oficialaj instancoj en komunisma orienta Eŭropo (kvankam GEJ ankaŭ sukcese kunlaboris kun registaraj instancoj en Usono aŭ Israelo samkiel en multaj aliaj ŝtatoj de la okcidenta bloko, neniel estante komunismema, nur politike neŭtrala kaj kunlaborema organizaĵo).

Nunaj strukturo kaj celaro de la ligo AzJ redakti

Interne la ligo laŭ propra informo donas al siaj membroasocioj la eblecon de samnivela kunagado, tute sendepende de la nombro de individuaj membroj. La strukturo de la ligo konsideras la malsamajn strukturojn de la unuopaj membroasocioj kaj adaptiĝas siajn servojn al ties bezonoj. Ĉar la unuopaj membroasocioj aktivas en tre malsamaj areoj de porinfana kaj porjunulara agadoj, la ligo estas teme vasta komunika reto, kies kontaktojn povas uzi la membroasocioj por informa interŝanĝo kaj praktika kunlaborado.

Al la ekstero la ligo same substrekas tiun diversecon kaj reprezentas la membroasociojn en rilatoj al aliaj, pli grandaj sociaj organizaĵoj, ministerioj, aliaj politikaj instancoj kaj amaskomunikiloj - respektive helpas peri rektajn kontaktojn inter la membroasocioj kaj tiuj instancoj. Laŭ sia statuto la ligo kompreneble estas sendependa de politikaj partioj kaj religiaj grupiĝoj (kvankam la unuopaj membroasocioj ja havas siajn partipolitikajn kaj alie ideologiajn fokusojn).

 
la estraro de AzJ en julio 2011 (de maldekstre Uwe Tiemann, Markus Berens kaj Jessica Füllbeck)

La estraro redakti

La estraro de AzJ konsistas nur el tri membroj: prezidanto kaj du vicprezidantoj, kiuj principe venus el malsamaj membroasocioj. La malgrandeco de la estraro estas konscia limigo, kiu helpu garantii rapidan interkonsiliĝon kaj interagadon de la estraranoj. La estraro por ofica periodo de du jaroj elektiĝas en la asembleo de la ligo, en kiu ĉiu membroasocio havas du voĉdonrajtajn asembleanojn.

Membroasocioj redakti

Laŭ la stato de oktobro 2013 la ligo konsistas el 8 membroasocioj:

  • Bund der Kaufmannsjugend im DHV [Ligo de Junaj Komercistoj en la Germana Ligo de Negocistoj)
  • Bundesjugend für Computer, Kurzschrift und Medien (Nacia Junulara Asocio pri Komputilado, Stenografio kaj Amaskomunikiloj, BjCKM)
  • Deutscher Jugendbund Kyffhäuser e.V. (Germana Junulara Ligo "Kyffhäuser", DJBK)
  • Deutsch-Japanische Jugendgesellschaft (German-Japana Junulara Societo, DJJG)
  • Deutsche Philatelisten-Jugend (Germana Filatelista Junularo, DPHJ)
  • Europäische Pfadfinderschaft St. Georg e.V. (Eŭropa Skolta Ligo "Sankta Georgo", EPG, tendence katolika, sed ne miksenda kun la katolika organizaĵo "Deutsche Pfadfinderschaft St. Georg e.V."
  • Paneuropa-Jugend Deutschland e.V. ("Paneŭropa Junularo en Germanio", PEJ)
  • THW-Jugend e.V. (junulara branĉo de la katastrofohelpa "Teknika Helpa Fondaĵo")

Krom GEJ ankaŭ multaj aliaj junularaj asocioj dumtempe estis membroj en la ligo AzJ, sed post iom da tempo reforlasis la komunan reprezentejon. Iuj ekzemploj estas la ekologia, tendence konservativa asocio "Germana Arbara Junularo", la "Germana Fajrobrigada Junularo", la asocio Dachverband der Jugendpresse ("tegmenta ligo de junularaj gazetoj") aŭ la asocio "Germana Junularo de la Oriento / Germana Junularo en Eŭropo", kiu post la Dua Mondmilito havis kompare multajn membrojn kaj organizis la junajn membrojn de la regionaj ligoj de germanoj forpelitaj el siaj hejmregionoj en orienta Mezeŭropo, poste iom pliĝeneraligante sian agadan fokuson.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. paĝo pri la rilatoj de la Germana Esperanto-Junularo al aliaj asocioj kaj interalie pri la ekesto de la tegmenta asocio ANDJ (arkivigita) germane
  2. En historia ironio, GEJ, kiu en 1990 forlasis la ligon AzJ por havi pli intensan kunlaboradon kun aliaj samcelaj organizoj kaj pli videbli en la ekster-esperantuja medio, ekde 2011 restas la sola restinta membroasocio de la alternativa ligo ANDJ kaj fakte nun "kaŝas" sin malantaŭ la "tegmenta", nun fakte sensignifa nomo "ANDJ". Por plia videbligo de GEJ ekster Esperantujo, necesus transiro de la kolektiva membreco de ANDJ al memstara membreco de GEJ en la tegmenta asocio DBJR kaj aliaj instancoj, sed tion eble malhelpus la pli amasmembraj junularaj asocio, kiuj fokusiĝas pri lobiado favore al la propraj financoj kaj propra pozitiva menciiĝo en la amaskomunikiloj - ĉiu alia organizaĵo en tio estas ĝena konkurenco. Tial eble estonte povus ekaperi la situacio ke GEJ devus retrovi la vojon al la ligo AzJ kaj daŭrigi la internan lukton reprezentiĝi komune kun aliaj tre malsamaj organizaĵoj.