Arbo de funebro (ruse Древо скорби) estas monumento omaĝe al la viktimoj de la terorisma atako en Beslano .

Ĝi estis malkovrita la 3-an de septembro 2005 en tombejo „Urbo de anĝeloj“ apud Beslano, ĉe la vojo al la loka flughaveno. Dum la ceremonio oni 20 minutojn voĉlegis la nomojn de ĉiuj viktimoj de la terorisma akto, post kiam de la monumento estis demetita blanka ŝtofo. Samtempe en la ĉielon flugis 331 kolomboj — laŭ nombro de la pereintoj. Entute en la tombejon venis ĉirkaŭ 12—20 mil homoj. Post malkovro de la monumento partoprenantoj de la ceremonio metis al ĝi florojn.

Okmetra monumento „Arbo de funebro“, farita de skulptistoj Zaur Dzanagov kaj Alan Kornajev, aspektas kiel trunko de arbo, kiu estas formita per kvar virinaj figuroj, kiuj simbolas ĉiujn flankojn de la mondo. Kronon de la arbo formas disetenditaj brakoj de la virinoj, kiuj tenas la pereintajn infanojn en aspekto de anĝeloj.

Al la monumento iras ŝtupoj, de kies flankoj estas situigitaj kvar nigraj granitaj slaboj. Sur du slaboj en la oseta kaj la rusa lingvoj estas skribitaj versoj de la oseta poeto Kosta Ĥetagurov. Sur la reversa flanko de la slaboj estas skribitaj nomoj de la pereintoj.


La artikolo estas farita laŭ informo de Novaĵoj el Rusio Arkivigite je 2006-04-13 per la retarkivo Wayback Machine

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.