Arbogast

episkopo kaj misiisto de la 7-a jarcento

Arbogast (malnovaltgermane por la fremda heredanto; germane plennome Arbogast von Straßburg, mortis en 618 en Strasburgo) estis sankta episkopo de la diocezo Strasburgo. Li estis la fondinto de la monaĥejo Surburg.

Sankta
Arbogast
Persona informo
Arbogast de Strasbourg
Naskiĝo 6-a jarcento
en Skotlando
Morto 618
en Strasburgo
Profesio
Okupo ermitopastro vd
Sanktulo
Festotago 21-a de julio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

 
Arbogast-Fontano en Muttenz, Bazelo kampara, Svislando

Laŭ unu tradicio li naskiĝis en Irlando aŭ Skotlando sub la nomo Arascach, laŭ alia tradicio li devenas el suda Francio.

 
katolika kirko Sankta Arbogast en Munwiller/Munweiler, supra Alzaco

Li venis al Alzaco kiel misiisto ĉirkaŭ 550 kaj ekloĝis en la "Sankta Arbaro" de Hagenau.

Kiel episkopo de Strasburgo, Arbogast konstruigis preĝejojn kaj monaĥejojn kaj certigis la prosperon de la grandurbo. Arbogast estas konsiderita la ĉefa fondinto de kristanismo en Alzaco. Li estis tre respektata jam dum sia vivo. Arbogast mortis en Strasburgo en 618.

Monaĥejo de lia nomo poste staris ekstere la urbomuroj de Strasburgo.

Laŭ legendo, li revivigis Siegbert, la filon de la franka reĝo Dagoberto la 2-a post ĉasakcidento, post kio Dagoberto nomumis lin episkopo de Strasburgo. Tamen, Arbogast mortis jam 618, pli ol tri jardekojn antaŭ ol Dagoberto la 2-a naskiĝis en 652.[1]

Arbogast estas la patrono de Rufach/Rouffach, Muttenz kaj Oberwinterthur. Lia festotago en la katolika eklezio estas la 21-a de julio.

Referencoj redakti

  1. Albert Knoepfli: Die Legende des Hl. Arbogast, in: Die reformierte Kirche St. Arbogast in Oberwinterthur (germane: "La legendo de St. Arbogast, en: La Reformita Preĝejo de Sankta Arbogast en Oberwinterthur"). Gesellschaft für Schweizerische Kunstgeschichte/Société d'histoire de l'art en Suisse (Societo por Svisa Arthistorio), Berno 1984, p. 19, ISBN 3-85782-354-2 (= Svisa artgvidilo, volumo 354).